Babilroboto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La virtuala asistanto estas ekzemplo de babilmaŝino.
La virtuala asistanto estas ekzemplo de babilroboto.

Babilroboto, babililobabilmaŝino (angle: chatbot, chatterbotlinguabot) foje ankaŭ tekstogenerilo (angle: text generator) estas komputila programo kiu simulas kaj prilaboras homajn konversaciojn, ĉu skribe ĉiu parole[1].

Babilroboto fakte estas AI-programo, foje nomata virtuala asistantopersona asistanto kies tasko estas simuli konversacion kiu reproduktas la homan konduton, kaj kiu estas uzata por diversaj celoj kiel interreta helpo, por respondi Oftajn Demandojn de retaj uzantoj[2]. Babilrobotoj povas, sed ne devas, esti uzataj lige kun avataro.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo "chatterbot" unue estis utiligata fare de Michael Mauldin, la kreinto de Verbot en 1994 por priskribi konversaciajn interfacojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1950 Alan Turing publikigis libron titolitan Computing Machinery and Intelligence, en kiu li proponis kriterion - nun nomatan 'Testo de Turing' kiu kapablas determini ĉu maŝino kapablas pensi aŭ ne[3]. Por plenumi ĉi tiun kriterion, programaro devas ŝajnigi esti homo en realtempa konversacio, por ke la interparolanto ne povu distingi, nur surbaze de la enhavo de la konversacio, ĉu li konversacias kun programo aŭ kun homo.

Plurmedia uzantinterfaco[redakti | redakti fonton]

Teknike, babilrobotoj pli proksime rilatas al plenteksta serĉilo ol al artefarita aŭ eĉ natura intelekto.

Babilrobtoj kiuj origine estis pure tekst-bazitaj, hodiaŭ evoluas al ĉiam kreskanta komputila potenco kun parolrekono kaj parolsintezo kiuj krom puraj tekstaj dialogoj, ankaŭ ofertas plene parolitajn dialogojn aŭ miksaĵon de ambaŭ. Aliaj amaskomunikiloj ankaŭ povas esti uzataj, kiel bildoj kaj filmetoj. Precipe kun la uzo de porteblaj aparatoj (saĝtelefonoj, saĝokulvitroj), ĉi tiu eblecoj evoluis al inteligentaj personaj asistantoj. Iuj babilrobotoj povas aldone uzi naturlingvajn prilaborajn sistemojn, mallonge NLP (Natural Language Processing) kaj tekstan aŭ voĉan interfacon. Pli lastatempe, kelkaj komencas uzi tekst-al-sonkonvertilprogramojn, donante pli grandan realismon al la interago kun la uzanto.

Interfacoj kaj platformoj[redakti | redakti fonton]

Interfacoj[redakti | redakti fonton]

La komunika interfaco ebligas interagadon inter la persono kaj la babilmaŝino kaj determinas kiel tiu interago okazas. Konsiderante ĉi tiun aspekton, distingeblas diversaj specoj de babililoj, ekzemple:

  • tiuj, kiuj baziĝas sur tekstkestoj (angle: chatterboxes).
  • personigitaj virtualaj asistantoj, ekzemple Siri (Apple), Bixby (Samsung), la Google Assistant kaj Cortana (Microsoft).

Platformoj[redakti | redakti fonton]

Estas pluraj platformoj, kiuj ebligas disvolvi babilrobotojn kiel IBM, Google, AmazonFacebook.

Same, ekzistas pluraj tujmesaĝilaj aplikaĵoj, kiuj ebligas integri babilrobotojn.

Kampoj de aplikado[redakti | redakti fonton]

Retaj babilrotoboj estas nova formo de merkatado (konversacia merkatado), ludantaj la rolon de multe pli interesa versio de la kiu anstataŭigas la "Oftajn Demandojn" en pli alloga maniero aŭ kiuj povas en iuj kazoj eĉ anstataŭigi postvendan klientan helpon.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La tutmondaj ŝanĝoj en la epoko de informteknologio, devigas la edukan sistemon ŝanĝi la tradician pedagogion kaj disvolvi inter la studentaro kapablojn de la 21-a jarcento kiel aktiva lernado, konstrua lernado, kunlaboro, kreivo, inventemo, produktiveco, kritika sinteno kaj pli. Teknologioj de informado kaj komunikado (TIK) havas la potencialon ŝanĝi la pedagogian aliron, tiel ke la instrumedio iĝas pli interaga, kunlabora kaj centrita sur la lernanto.

Babilrobotoj havas la eblon esti uzataj en diversmaniere en edukaj medioj, ĉar ili inkluzivas interagan mekanismon kiu permesas al la studento daŭre komuniki kun la roboto starigante demandojn en specifa kampo.[4]

Lerni novan lingvon ('linguabot')[redakti | redakti fonton]

Babilrobotoj eĉ povas esti uzataj kiel iloj por lerni. novan lingvon. La lingvoroboto AsasaraBot ekzemple estis uzata en Grekio por instrui la angla aŭ francan kaj samtempe kulturan enhavon (aspekto de kulturo)[5]. AsasaraBot estis desegnita kaj efektivigita per libera programaro, t.e. la platformo Snatchbot[5].

Krome, altnivelaj babilrotoj, kiuj enhavas artefaritan intelekton kaj celas simuli inteligentan homan lingvon, ebligas krei lernan medion, kiu promocias sociajn interagojn kaj kunlaborojn, kiuj okazas inter studentoj kaj la babililo, inter la studentoj mem kaj inter studentoj kaj fakuloj en la fako[6].

Aliaj kampoj de aplikado[redakti | redakti fonton]

Babilrotoj estas ankaŭ uzataj por la sekvaj celoj:

  • Butikhelpanto: Ĉi tiuj babilrobotoj provizas klientojn per informoj pri la produktoj aŭ servoj ofertitaj de la kompanio. Ekzemple, ili povas doni detalojn pri siaj funkcioj, havebleco aŭ sendotempoj.
  • Aĉetgvidilo: ĉi tiuj babilrobotoj identigas la tipon de aĉeto, kiun la uzanto intencas fari (surbaze, ekzemple, de siaj antaŭaj aĉetoj aŭ de liaj produktoj, kiujn li jam konsultis) kaj proponas la produkton aŭ servon, kiu plej konvenas al liaj interesoj.
  • Edukado: Babilrobotoj povas servi lernantojn laŭ personigita maniero, kio estas tre aprezata kaj grava en instruaj kaj lernaj procezoj. Ĉi tiuj programoj havas la eblon akiri multajn informojn pri la lernantoj kiuj uzas ilin kaj povas funkcii 24 horojn tage, sen bezono ripozi ajnan tagon de la jaro, kio faras ilin speciale utilaj por plenumi iujn taskojn. Ĝia funkcio estas redukti la riskon de forlaso kaj prokrastado, kiun ni ofte vidas en distanca edukado. Babilmaŝinoj devas povi kompreni la emociojn esprimitajn de la lernantoj kaj povi antaŭvidi iliajn bezonojn, adaptante la enhavojn kiam necese[7].
  • Reputacio de la marko: ĉi tiuj babilrobotoj interagas kun uzantoj por doni pozitivan bildon de la marko, ekzemple provizante informojn pri la kompanio aŭ servoj kiuj povas amuzi klientojn.
  • Venda Subteno: Ĉi tiuj babilrobotoj subtenas vendistojn en la administrado de siaj entreprenoj, kiel ekzemple liverado de detaloj pri produktoj aŭ servoj.
  • Profilado de uzantoj kaj personigo de enhavo: per babilrobotoj eblas profili uzantojn kaj personecigi enhavon surbaze de respondoj. Ĉiu interago kun uzanto estas registrita, analizita kaj tradukita en utilajn informojn por postaj interago.

Taksado de babilrobotoj[redakti | redakti fonton]

Babilrobotoj povas esti taksataj el vidpunkto lingva kaj nelingva. Kiam oni taksas ilin el lingva vidpunkto, oni konsideras la signifon de la eldiro de la lingvoroboto. El vidpunkto ne-lingva la taksado inkludas komponentojn kiel ekzemple aspekto, mimiko, intonacio, ktp.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

Rete interagu senpage

Esperanto jam estis testita en iuj babilrobotoj kiel ekzemple Esperanto77[8] en la Viber-babilroboto (alirebla en apo Viber kaj kiu disponas pri la funkcio /jitsi kaj havas internan dissendoliston) kaj en ChatGPT[9][10] de Open AI.

Montriĝis ke la plej bona babililo estas ChatGPT ĉar tiu tute similigas kvazaŭ iu homo respondas al homo, sed multe pli rapide. La respondoj kiujn donas ChatGPT estas eĉ pli kompletaj ol en Google kaj ofte pli klaraj ol en Vikipedio[1].

Krome, ĝi tre bone tradukas (el la angla), sed la "intelekto" ne estas tiom alta ke ĝi scias kion ĝi vere diras, sed la rezulto jam estas sufiĉe impresiga.

Ekzemplo: se oni demandas pri la plej gravaj literaturistoj en Esperanto, malnovaj kaj novaj, ĝi ja inkludas la plej konatajn, sed ial enmetas ankaŭ homojn kiel Yves Nicolin (franca politikisto), Diego Marani (la kreinto de Europanto)...

Al la demando "Kiel vi kapablas krei rakonton novan per minoritata lingvo kia Esperanto?" kiun starigis Toño del Barrio [11]:

ChatGPT respondas al la demando: "Kio estas la estonteco de la esperanta Vikipedio?"

"Kiel granda lingva modelo trejnita de Open AI, mi havas kapablon kompreni kaj generi multajn malsamajn lingvojn, inkluzive de Esperanto. Mi estas kreita por lerni kaj kompreni la strukturon, gramatikon, kaj vortprovizon de diversaj lingvoj, kaj mi povas uzi tiun scion por generi novajn frazojn kaj tekstojn en tiuj lingvoj.

Mi ankaŭ estas programita por kompreni la signifon kaj la rilatojn inter vortoj kaj frazoj, kaj mi povas uzi tiun komprenon por krei logikajn kaj konvinkajn rakontojn en diversaj lingvoj. Tamen, mi estas nur programo kaj ne havas kapablon pensi kaj agi kiel homo, do miaj kapabloj kaj scio estas limigitaj de mia trejnado kaj programoj internaj".

Mallica uzo de babilrobotoj[redakti | redakti fonton]

Iuj babilrotoj funkcianta en la Interreto estas uzataj por sendi spamon , reklami servojn kaj varojn, pri kiuj la interparolantoj ne interesiĝas, kaj akiri konfidencajn datumojn pri la interparolanto. Ĉi tiuj specoj de robotoj ofte funkcias en babilejoj aŭ kiel tujmesaĝiluzantoj . La evoluo de profunda lernado-algoritmoj estas minaco. Deepfake- teknikoj , profunda lernado , kiuj uzas artefaritan inteligentecon por manipuli la bildon kaj videon, imitante realan personon bazitan sur, ekzemple, alŝutita foto aŭ videomaterialo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

angle Adresaro de babilrobotoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 (nl) Jennifer Mertens, ChatGPT: Is deze AI-assistent het begin van een nieuwe revolutie? (ChatGPT: Ĉu ĉi tiu AI-asistanto estas la komenco de nova revolucio?), Business AM powered by Newsweek, la 5-an de decembro 2022.
  2. Ĥano, Rashid (programisto pri artefarita inteligenteco), Build better chatbots : a complete guide to getting started with chatbots (Konstruu pli bonajn babilrobotojn: kompleta gvidilo por komenci kun babilrobotoj), ISBN 9781484231111.
  3. (de) Stephanie: Die Geschichte und Entwicklung von Chatbots. En: Onlim.de, la 11-an de Jjnio 2020
  4. (en) Songlak Sakulwichitsintu ParichartBOT: a chatbot for automatic answering for postgraduate students of an open university International Journal of Information Technology, marto 2023
  5. 5,0 5,1 (en) Kleopatra Mageira kaj aliaj, Educational AI Chatbots for Content and Language Integrated Learning, Applied Sciences 12(7):3239, marto 2022
  6. (en) Patrick Bii, Chatbot technology: A possible means of unlocking student potential to learn how to learn (PDF), Educational Research 4(2), paĝoj 2018-221, februaro 2013.
  7. (en) Song, D.; Oh, E. Y.; Rice, M. «Interacting with a conversational agent system for educational purposes in online courses». 10th International Conference on Human System Interactions (HSI), 2017-7, paĝoj 78-82. DOI: 10.1109/HSI.2017.8005002.
  8. (eo) Westphoenizier, Viber-babilroboto, Medium.com, la 17-an de septembro 2020.
  9. Noto: babilmaŝino kiu scias paroli en Esperanto, sed neas tiun kapablon.
  10. (de) Rainald Menge-Sonnentag, Interaktives Sprachmodell nach GPT-3: ChatGPT steht allen Interessierten offen, Heise Online, la 2-an de decembro 2022.
  11. Interaktiva retejo https://chat.openai.com[rompita ligilo]