Georg Friedrich Sigwart

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Friedrich Sigwart
(1711-1795)
Germana anatomo, kuracisto kaj rektoro en la Universitato de Tubingeno.
Germana anatomo, kuracisto kaj rektoro en la Universitato de Tubingeno.
Persona informo
Naskiĝo 8-a de aprilo 1711
en Großbettlingen, apud Nürtingen Sankta Romia Imperio
Morto 9-a de marto 1795
en Tübingen, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Tubingeno
Universitato de Lepsiko
Universitato de Halle-Wittenberg
Profesio
Okupo kuracisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Tübingen vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Georg Friedrich Sigwart (1711-1795) estis anatomo, kuracisto, rektoro kaj profesoro pri kirurgio kaj anatomio en la Universitato de Tubingeno.[1] Li ellasis sennombrajn verkojn pri medicino kaj aktivis en diversaj kampoj de la kuracarto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Sigwart estis filo de Johann Martin Sigwart, direktoro de la Latina Lernejo en Göppingen (+1723)[2][3]. En 1731, Sigwart defendis sian teson ("Thesis miscellae methaphysicae") kaj eklaboris kiel profesoro en Stutgarto. Poste li studis teologion kaj en 1734 li ricevis sian diplomon kiel teologo. En la 30-a de junio 1744 li edziĝis al Christiane Beate. Dum kvar jaroj li estis profesoro en Frankfurto ĉe Majno kaj pli malfrue li ŝanĝis al medicino, kie li studis oftalmologion[4] en la Universitato de Halle, kaj en 1742 li establiĝis en Stutgarto kiel kuracisto, kiun li plenumis la postenon kun honoro kaj praktiko.

En 1746 li estis nomumita oficiala kuracisto de la urbo. Post la morto de Burkhard David Mauchart (1696-1751), en 1753, li ekoficis kiel profesoro pri anatomio kaj kirurgio, en Tubingeno. En la 17-a de marto 1795, ĉirkaŭ 55 dokumentoj liaj inter disertacioj, prelegoj, leteroj, ktp estis publikigitaj . El studovojaĝo farita al Parizo, en 1752, li alportis altvalorajn kirurgiajn instrumentojn. Lia verkaro entenas topikojn kaj kirurgiajn kaj oftamologiajn, samkiel fiziologiaj kaj fiziopatologiaj. Inter aliaj postenoj, Sigwart estis persona kuracisto de Karl Eugen (1728-1793), Grafo de Württemberg.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]