Georg Kugel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georg Kugel
Persona informo
Naskiĝo 4-an de januaro 1848 (1848-01-04)
en Erfurto
Morto 3-an de oktobro 1930 (1930-10-03) (82-jaraĝa)
en Eisenach
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Gargojlo de Kugel ĉe la erfurta urbodomo
Monumento por la historiisto Karl Herrmann de Kugel

Georg KUGEL (naskiĝinta la 14-an de januaro 1848 en Erfurto, mortinta la 3-an de oktobro 1930 en Eisenach) estis germana skulptisto kaj artmetiisto kiu ankaŭ agadis kiel faklerneja instruisto.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

Estante fiilo de la tajloro August Kugel li frekventis la bazlernejon kaj poste ekde 1862 la privatan plukleriglernejon por metiistoj de la erfurta lignoskulptisto August Gräf. En 1865 li ankaŭ estis skulptisto kaj mebloĉarpentisto en Munkeno. Ekde 1866 stipendio de sia naskiĝurbo ebligis lin lernejani ĉe la Artmetilernejo de Nurenbergo. En 1870 li freŝe edzigita revenis Erfurton. Tie oni ofertis al li lernigi ĉe la armtegia desegnada kaj modlada lernejo de la sepiolito-pipa fabrikaro en Ruhla. Tie ĉi li agadis ĝis 1890 antaŭenigante la ekonomian kaj artistan progreson de l a titama tabakpipa industrio kiel ankaŭ, ekde 1879, de la potfarado en Bürgel. Fare de grandduko Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach) li nomumitis kortega skulptisto. En 1881 li organizis en Großbreitenbach la estigon de desegna kaj pentra lernejo por porcelanaĵpentristo. En 1890 Kugel fondis en Gotao laŭ komisio registara metian pluklerigenojn kies teĥnikan sekcion li estris ĝis 1920. En 1895 Kugel iĝis krome direktoro de la Grandduka desegnadlernejo en Eisenach. Li retiriĝis en 1923.

Artaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ por danki sian naskiĝurbon, kiu iam ebligis lian karieron per stipendio, Georg Kugel kreis plurajn artaĵojn por ĝi, aparte por la en la 1870-aj jaroj novgotike novkonstruita urbodomo de Erfurto.

  • imperiestraj statuoj ĉe la gapfasado de la urbodomo de ĉe Fiŝfoirejo, el kalkŝtono de Kelheim, skulptaĵoj de grandeco de 2,80 metroj pri imperiestroj Frederiko Barbarossa kaj Vilhelmo la 1-a; Barbarossa faris dieton en Erfurto kaj Vilhelmo la 1-a honoritis por restaŭrado de la Regno en 1871; ambaŭ prezentitis sub belegaj baldakenoj en forimpresa vestaĵo kaj regadsignoj; ili eble en la 4.7.1945, tuj post la okupiĝo de Turingio fare de la Ruĝa Armeo terenĵetitis, almenaŭ laŭ diro de kelkaj.[1]
  • urboblazono sur la gapfasado urbodoma
  • du gargojloj el zinko ĉefasade kun kostumoj de loĝantoj de la Turingia Arbaro el la regiono de Ruhla
  • vira dekoracifiguro sub la urbodoma balkono
  • tri kandelabroj en formo de varletoj (ne konserviĝis)
  • ses statuoj en la rondarkaj niĉoj ĉe la angulkonstruaĵo Arnstädter Straße/ Schillerstraße 25 en Erfurto; la konstruaĵo posedatis post la Unua mondmilito fare de la najbara asekurkompanio Versiĉerungsgesellsĉaft Thuringia kiu formovigiits la statuojn en 1937 por krei spacon por iluminreklamo
  • Karl-Herrmann-fontano (Erfurto), starigite en 1875 por memori la historiiston kaj politikiston Karl Herrmann; artaĵe la formo de la ne tro foraj turoj de la Katedralo de Erfurto imitatas
  • altaro de la francoj (kun bildo de la adorado de la saĝuloj) en 1873 en la Preĝejo Sanktaj Nikolao kaj Jakobo (Erfurto) por memori la mortintajn militkaptitojn de franca ŝtataneco kaj katolika konfesio: ligna modelo de Kugel, farbado de H. Volkhaŭsen (forigo en 1964 okaze de restaŭrado)[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ruth Menzel, Eberhard Menzel: Gestalteter Dank an Rathausfassade. Ĉe: Thüringische Landeszeitung, 13.7.1991
  • Ruth Menzel, Eberhard Menzel: Zwei Kaiser aus Kelheimer Kalkstein. Häuser und ihre Geschichte. Georg Kugel war der Gestalter mehrerer Figuren am Erfurter Rathaus. Ĉe: Thüringische Landeszeitung, 22.5.2010
  • Georg Kugel schuf das Herrmannsdenkmal auf dem Herrmannsplatz. Ĉe: Erfurter Heimatbrief, nr. 26 (14.6.1973), p. 26.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ruth Menzel, Eberhard Menzel: Zwei Kaiser aus Kelheimer Kalkstein. Ĉe: TLZ, 21.5.2010 - En la Urba Arkivo de Erfurto estas protokolo de la urbaj konsilianoj rekomendantaj la forigon de la du statuoj. Laŭ tiu ĉi versio la statutoj ne antaŭ 1950 forigitis sub ĉefurbestro Georg Boock. Kp. Stadtarchiv Erfurt: (Stadt-) Ratsbeschluß Nr. 575, Protokoll der Sitzung am 6. Juni 1950
  2. Rudolf Benl: "Die Erfurter Schottengemeinde zur Zeit von Pfarrer Friedrich Trippe (1868–1886)". Ĉe Jahrbuch für Erfurter Geschichte, Band 9 (2014), eldonis Gesellschaft für Geschichte und Heimatkunde von Erfurt, ISBN 978-3-939885-08-5, p. 251–255.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Kugel en la germana Vikipedio.