George Alan Connor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
George Alan Connor
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1894 (1894-11-30)
Morto 30-an de novembro 1972 (1972-11-30) (78-jaraĝa)
Lingvoj anglaEsperanto
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

George Alan CONNOR (naskiĝis en 1895 en Waterbury, Nebrasko, mortis en 1973) estis presisto, instruisto kaj profesia funkciulo de Esperanto-Asocio de Norda Ameriko.

Connor perlaboris sian vivon kiel printisto dum li estis en normal school en La Crosse, Viskonsino. Li servis en Vaŝingtono en la usona armeo. En la New York City schools li instruis grafikarton. Inter 1930-32 li ĉeestis en Sovetunion por komercaj kialoj.

Reveninte el Sovetunio, li sentis forte la bezonon de internacia lingvo. Li lernis Esperanton, instruis ĝin kaj vojaĝis viziti esperantistojn tra Sovetunio kaj okcidenta Eŭropo. Doris Tappan, kiun li edzinigis en 1944, ekinstruis Esperanton ricevinte sian magistran diplomon de Universitato Kolumbio.

Ekde la mezo de la 1940-aj jaroj la Connor-oj koncentriĝis pri la varbado en Usono kaj en Ameriko. Ili aktivis en Novjorko, en Esperanto-Asocio de Norda Ameriko. Ili kolektis Esperanto-librojn; post la morto de Connor lia edzino donis al la biblioteko de la universitato de Oregon kolekton kun tri mil libroj (unuoj-kun-aŭtoro) kaj 475 revuojn (seriaĵojn).[1] Ili vojaĝis ankaŭ al suda Ameriko, ekzemple Brazilo.

Connor estis ĝenerala sekretario de EANA, redaktoro de American Esperanto Magazine kaj ankaŭ estrarano de Universala Ligo.[2]

George Allen Connor atakis en American Esperanto Magazine la Universalan Esperanto-Asocion kaj precipe ties estraranon Ivo Lapenna, pro komunismemo aŭ manko de kontraŭkomunismemo. Sekve UEA eksigis lin kiel individuan membron kaj kun li ankaŭ la Esperanto-Asocion de Norda Ameriko, kiun li praktike estris kiel ĝenerala sekretario. Connor kaj EANA anticipis tion per propra eksiĝo.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografiaj notoj el: Catalog of the George Alan Connor Esperanto Collection, kompilita de Karin Smith ka Susan Haake, Special Collections Division, University of Oregan Library, 1978. Vidu: http://www.eric.ed.gov/ERICWebPortal/custom/portlets/recordDetails/detailmini.jsp?_nfpb=true&_&ERICExtSearch_SearchValue_0=ED409701&ERICExtSearch_SearchType_0=no&accno=ED409701.
  2. La Praktiko, 1946, n-roj 1-5, p. 3.
  3. Die neutrale Sprache, p. 276-283.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]