Georges Lemaître

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Georges Lemaître

Georges Henri Lemaître [ĵorĵ onRI leMETr] (naskiĝis la 17-an de julio 1894 en Charleroi, mortis la 20-an de junio 1966 en Loveno), estis belga, katolika pastro, matematikisto kaj fizikisto. En 1927 li proponis la teorion pri la estiĝo de la universo, nomatan Praeksplodo.

Verko

Georges Lemaître estis pioniro pri aplikado de la Ejnŝtejna teorio de ĝenerala relativeco al kosmologio: en 1927 li faris sugestojn en la direkto de la Hubla leĝo, kaj en 1931 eldonis sian praatoman teorion en la revuo "Naturo". Tiutempe Ejnŝtejno kredis je eterna universo kaj jam antaŭe esprimis sian skeptikecon pri Lemaître-a originala papero de 1927. Jam en 1922, Alexander Alexandrovich Friedman proponis solvon de Ejnŝtejnaj ekvacioj, sugestante ŝanĝon de la grandeco de la universo. Pri tio, Ejnŝtejno informis Lemaître dum la 1927-jara Solvay Konferenco, kiam tiu alproksimiĝis lin kun sia teorio (Friedman ankaŭ estis kritikita de Albert Einstein), sed laŭ historiistoj, estas Lemaître kiu famigis la teorion pro diversaj kialoj.
Unue, Friedman estis matematikisto kiu ne pritraktis astronomiajn datenojn, nek uzis matematikon por priskribi la fizikajn realaĵojn.
Due, Friedman mortis juna kaj ne povis finprilabori siajn ideojn.
Trie, Lemaître kunlaboris kun astronomoj, tiel ke sia teorio akordiĝis kun observoj kaj havis konsekvencojn kiuj povis esti elprovitaj.
Kvare, Arthur Eddington certigis ke Lemaître akiru atenton de la scienca komunumo.

Lemaître tute ĝustatempe proponis sian teorion ĵus antaŭ Edwin Hubble vortigis sian rilaton inter distanco kaj rapideco, kiu forte subtenis ekspansian universon, kaj sekve la teorion de la praeksplodo. Fakte, Lemaître antaŭpripensis tion, kion oni nomos la Hublan leĝon, en sia papero de 1927, du jaroj antaŭ Hublo. Tamen, ĉar Lemaître loĝadis dum sia tuta produktiva vivo en Eŭropo prefere al elmigri al Usono, Usonaj amasmedioj prefere emfazis la kontribuojn de sciencistoj kiel Hublo aŭ Ejnŝtejno kiuj iel rilatis al Usono. Ambaŭ Friedman kaj Lemaître elpensis ke la universo devis esti ekspansianta. Lemaître superis Friedman, en tio ke li elpensis ke komenca "kreeca" evento devis okazi. Tial oni atribuas al Lemaître la nuntempan Teorion de Praeksplodo (angle Big Bang theory, tiel nomita de George Gamow). Ejnŝtejno malakceptis la ideojn de Friedman kaj poste (private) de Lemaître, asertante ke ne ĉiu matematikaĵo kondukas al ĝustaj teorioj. Postkiam la Hubla eltrovo publikiĝis, Ejnŝtejno rapide kaj publike aprobis Lemaître-an teorion, tiel helpante ambaŭ la teorion kaj la pastron kiuj akiris rapidan rekonon.

En 1933 Lemaître eltrovis gravan nehomogenan solvon al Ejnŝtejnaj kampekvacioj priskribantaj sferan polvonubon, la "Lemaître-Tolman-Bondi metrikon".

Biografio

Georges Lemaître naskiĝis en Charleroi, Belgio en 1894. Tiutempe, la plejparto de la sciencistoj pensis, ke la universo estas infinitaĝa, kaj ĝenerale konstanta en sia aspekto. La verkaro de Isaac Newton kaj de James Maxwell indikis porĉiaman universon, kaj la eldono de la teorio de relativeco de Albert Einstein en 1916 ŝajnis konfirmi, ke la universo neniam komenciĝis sed eternis, ĉiam stabila kaj senŝanĝa (almenaŭ grandskale).

Lemaître komencis sian sciencan karieron en 1913 ĉe la Kolegio de Inĝenierio de Loveno, Belgio. Post unu jaro li varbiĝis en la Belga Artilerio, dum la Unua mondmilito. Post la Armistico, li ricevis la Militan Krucon kun palmoj (honoroj). Postmilite li eniris la seminarion de Mechelen, kie li doktoriĝis en 1920. Ekde 1920 li lernis kaj mastris la teorion de relativeco, kaj en 1923 li pastriĝis.

En 1923, Lemaître pristudis matematikon kaj sciencon ĉe la Universitato de Kembriĝo, sub Arthur Eddington, direktoro de la observejo. La sekvantan jaron li pasigis ĉe Harvard College Observatory (Kolegia Observejo de Universitato Harvard) kun Harlow Shapley, fama pro sia verko pri nebulastroj, kaj poste ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio. Por sia esploro ĉe Kembriĝo, Lemaître revuis la ĝeneralan teorion de relativeco, kalkulante, ke la universo devas esti aŭ grandiĝanta, aŭ malgrandiĝanta. Observante la ruĝecan ardon de foraj objektoj ekster la galaksio, Lemaître konkludis, ke la universo estas grandiĝanta.

Reveninte al Belgio en 1925, li fariĝis malplentempa lektoro ĉe la Universitato Loveno, kaj en 1927 eldonis la raporton, kiu alportos al li internacian famon: Un univers homogène de masse constante et de rayon croissant rendant compte de la vitesse radiale de nébuleuses extragalactiques. (Homogena universo de konstanta maso kaj grandiĝanta radiuso kompreniganta la radiusan rapidecon de ekstergalaksiaj nebulozoj: el Annales de la Société scientifique de Brŭelles, 1927). En ĉi tiu raporto, li prezentis la novan ideon pri grandiĝanta universo.

Einstein ne kredis la ideon, kaj diris al Lemaître: "Viaj kalkuloj estas ĝustaj, sed via kompreno de fiziko estas abomeninda."

En 1931, Eddington eldonis anglan tradukon de la artikolo de 1927. Poste la British Association (Brita scienca asocio) invitis Lemaître al Londono partopreni en kunveno pri la relato inter fizika universo kaj spiriteco. Tie li proponis sian ideon pri la Praatomo, kiun li mem priskribis "la Kosma Ovo eksplodanta ĉe la momento de la Kreado". La astronomo Fred Hoyle nomis, sarkasme, ĉi tiun teorion: "La teorio de la granda eksplodo".

Tamen, en 1933 Einstein kaj Lemaître vojaĝis kune al Kalifornio, Usono, por serio de fakaj kunvenoj. Post kiam Lemaître detalis sian teorion, Einstein ekstaris, aplaŭdis, kaj diris: "Ĉi tio estas la plej bela kaj kontentiga klarigo de la kreado, kiun mi iam aŭskultis".

La 17-an de marto 1934, Lemaître ricevis la Franqui Premion, la plej altan belgan sciencan honoron, de Reĝo Leopoldo la 3-a de Belgio.

En 1936, la papo Pio la 11-a varbigis lin en la Papa Akademio de Sciencoj, kie li estis aktiva, iĝinta prezidanto de 1960 ĝis sia morto.

En 1941, li elektiĝis membro de la Reĝa Akademio de Sciencoj kaj Artoj de Belgio.

En 1946, li eldonis sian libron La hipotezo de la praatomo.

En 1953, li estis aljuĝita la unuan Eddington Medalon fare de la (brita) Reĝa Astronoma Socio.

Georges Henri Lemaître mortis en Loveno la 20-an de junio 1966 ĵus aŭdinte pri la malkovro de fona kosma mikro-onda radiado, fina pruvo de siaj ideoj pri la naskiĝo de la universo.

Eksteraj ligiloj

Tago sen hieraŭ Angla artikolo el retejo "Katolika edukado", verkisto Mark MIBDON 2000-03-24.