Gerde
El Vikipedio
Ne miskomprenu kun Gérce!
Gerde estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Szentlőrinc.
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 580
- Poŝtkodo: 7951
- Telefonprefikso: 73
- Koordinatoj: 45°59′23″N 18°01'27″E
Situo [redakti]
Gerde situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Szentlőrinc troviĝas 8, Szigetvár kaj Sellye po 23, Pécs 24, Harkány 27 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1216 laŭ tiama hungara ortografio "Guerdei". Supozeble dum la turkoj la komunumo senhomiĝis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.