Gerhild Diesner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gerhild Diesner
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1915 (1915-08-04)
en Innsbruck
Morto 5-an de septembro 1995 (1995-09-05) (80-jaraĝa)
en Innsbruck
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo
vdr

Gerhild DIESNER (naskiĝinta la 4-an de aŭgusto 1915 en Insbruko, mortinta la 5-an de septembro 1995 en Hall in Tirol) estis aŭstra pentristino.

Ŝi studadis en Londono, Parizo kaj Munĥeno. Ŝia verkaro estas esprimplena kaj dekorema. Konataj estas ŝiaj vandaj tapiŝoj en la preĝejo de la karmelaninoj en Insbruko.

Ŝi kreis amason da bildoj, kiuj ĉerpis la teran lumon. Laŭ la aŭstra arthistoriisto Gert Ammann ŝiaj verkoj apartenus al la plej gravaj postimpresionisma aperoj en Tirolo laŭ la modelo de franca kolorito de André Lothes. Ŝi orientiĝis laŭ Gauguin kaj Van Gogh, same kiel laŭ la ideoj de Henri Matisse. (...) Kune kun Max Weiler, Helmut Rehm, Walter Honeder kaj Werner Scholz ŝi esence difinadus la pentradon tirolan de la jaroj 50-aj.[1]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Wilfried Kirschl, Gerhild Diesner, 1979
  • Günther Dankl (eld.), G. Diesner (Katalogo ekspozicia), eldonejo Tiroler Landesmuseum Ferdinandeum, Insbruko 1995

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1959 - Förderungspreis für Malerei der Landeshauptstadt Innsbruck
  • 1995 - Kunstpreis des Landes Tirol

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kristian Sotriffer: Näher an der Natur - Mensch und Landschaft in der Malerei von 1990 bis 1950 - Tirol und Trentino. Museum für Moderne Kunst Bozen, 1987