Germana Esperanto-Centro
Germana Esperanto-Centro
- ekde la jaro 1922 ĝis la malpermeso de Esperanto en Nazia Germanio estis la nomo de nacia Esperanto-oficejo kadre de la eldonejo Friedrich Ellersiek G. m. b. H. en Berlino,
- inter decembro 1986 kaj marto 1995 estis la nomo de nacia Esperanto-oficejo de Germana Esperanto-Asocio kaj Germana Esperanto-Junularo en Bonno (gvidita de Thomas Pusch, dum 1987 kun Bernhard Pabst, ekde 1991 kun Marko Naoki Lins - ekde 1988 la ejo troviĝis meze de la "federacia kvartalo", kie troviĝis tiam ĉiuj kaj nun parto de la registaraj institucioj de FRG, vidalvide al la muzeo pri historio de Germanio post 1945),
- kaj ekde 1997 estas kromtitolo de la Interkultura Centro Herzberg en Malsupra Saksio.