Germana film-muzeo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana film-muzeo
kina muzeo • kinejo
Lando Germanio vd
Situo Frankfurt-Süd
Adreso Schaumainkai 41, 60596 Frankfurt am Main
Koordinatoj 50° 6′ 18″ N, 8° 40′ 40″ O (mapo)50.1058.67778Koordinatoj: 50° 6′ 18″ N, 8° 40′ 40″ O (mapo)
Germana film-muzeo (Germanio)
Germana film-muzeo (Germanio)
DEC
Germana film-muzeo
Germana film-muzeo
Situo de Germana film-muzeo
Map
Germana film-muzeo
Retpaĝo http://www.deutsches-filminstitut.de/filmmuseum
vdr
la riverborda fasado de la germana film-muzeo en 2011

La germana film-muzeo (germane Deutsches Filmmuseum) ĉe la suda bordo de la rivero Majno en Frankfurto ĉe Majno estas unu el ses muzeoj pri kinarto en Germanio.

Muzeo[redakti | redakti fonton]

La konstanta muzea ekspozicio montras objektojn el la historio de kinarto kaj detale prezentas la unuopajn paŝojn de produktado de kineja filmo. Krome en la muzeo ĉiun trian monaton, do kvarfoje jare, ekmontratas nova speciala ekspozicio, kiu dediĉiĝas pri specialaj temoj de kinarto, pri unuopaj filmaj ĝenroj, kaj pri la kinarta prilaboro de specifaj sociaj temoj. Ekzemple komence de 2013 montratas ekspozicio pri la ekesto kaj historio de la Akademia Premio.

Parto de la ekspozicio ankaŭ estas malgranda kinejo, en kiu plurfoje tage montriĝas dokumentaj filmoj pri kinartaj temoj, sed ankaŭ aparte raraj historiaj kinejaj filmoj. La kinejo fondiĝis en 1971 kaj estas urba posedaĵo aparte subvenciata el la urba kultura buĝeto. Aldone al la prezento de raraj historiaj kaj eksperimentaj kinejaj filmoj, kaj de filmaj serioj pri specifaj temoj, specifaj reĝisoroj, aktoroj kaj ŝtatoj, en la kinejo ofertatas kinkulturaj prelegoj kaj diskutrondoj. La prezenton de mutaj (sensonaj) filmoj akompanas muzikisto sur originala kinorgeno el la jaro 1928.

En arkivo sisteme ordiĝas, arkiviĝas kaj dokumentiĝas filmkopioj, kinartaj dokumentoj, fotoj, afiŝoj, scenejaj modeloj kaj skizoj. Kinarta biblioteko ampleksas proksimume 80 000 librojn pri la temaro. Kaj la biblioteko kaj la arkivo de la muzeo publike uzeblas.

Historio[redakti | redakti fonton]

La germana film-muzeo estis inaŭgurita en 1984. Ĝi troviĝas en monumente protektita historia vilao, konstruita laŭ planoj de la arkitekto Helge Bofinger, proksime de pitoreska promenejo borde de la rivero Majno kaj en proksimeco de pluraj aliaj muzeoj (la plej proksima estas etnologia muzeo maldekstraflanke). La internan dezajnon de la muzeo konceptis la berlina teatra scenejisto Jan Schlubach.

En marto 2006 la germana film-muzeo fuziis kun la germana film-instituto (Deutsches Filminstitut).[1]

La muzeo inter la jaroj 2009 kaj 2011 komplete trakonstruiĝis. La kostojn por tio, sume proksimume 12 milionojn da Eŭroj, grandparte transprenis la urbo Frankfurto kaj la federacia lando Hesio. Dum la konstrulaboroj la muzeo restis komplete fermita, kaj en nova dezajno la muzeo reinaŭguriĝis la 12-an de aŭgusto 2011.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

50° 6' norde, 8° 40' oriente Mapo