Germana luterana preĝejo (Mezőberény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Germana luterana preĝejo de
Mezőberény
Germana luterana preĝejo en Mezőberény
Germana luterana preĝejo en Mezőberény
konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Mezőberény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito luteranismo
provinco Békés
Arkitektura priskribo
Konstrustilo de:Zopfstil
Konstruado 17881789
Specifo
Longo 23 m
Larĝo 15,5 m
Alto 8 m (navo interne); turo 26 m
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
vdr

La germana luterana preĝejo estas sakrala monumento historia en urbo Mezőberény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1711 tiu areo estis senhoma pro la pli fruaj militoj. Aŭstro akiris la areon, kiu invitis slovakojn, iomete hungarojn, ekde 1723 germanojn. Ili estis preskaŭ senescepte luteranoj. La germanoj loke frekventis la slovakan preĝdomon, sed ili havis apartan tempon por la germanlingvaj diservoj. La slovakoj kaj germanoj renovigis kune la preĝdomon en 1766. La germanoj konstruis apartan kirkon en la jaroj 1788 kaj 1789. La orgeno estis kreita en 1796, renovigita aŭ riparita en 1840, 1954 kaj 2004. La lasta kirkorenovigo finiĝis en 2016, pli frue estis ekzemple en 1972 kaj 2003.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en mezo de la urbo en korto, kie estas ankaŭ memorkolono farita en 2004. Ĝi havas unusolan kvadratan turon, kiu plene reliefas en la simetria fasado. La enireja pordo troviĝas tra la turo. Super la enirejo estas granda fenestro, pli supre ronda fenestro, sub la bulboforma kaj komplika turpinto sonorilfenestro. En la turo 3 sonoriloj sonoras. Ankaŭ la navo havas enirejon. La fina parto de la navo estas kvazaŭ absido, tio estas senregula kvinlatera formo. Interne estas 3 galerioj. Soma Orlai Petrics pentris la altaran bildon kaj prezentas, ke Dio benas la infanojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Vidu, aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.