Gheorghe Gheorghiu-Dej

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gheorghe Gheorghiu-Dej

Gheorghe GHEORGHIU-DEJ (nask. la 8-an de novembro 1901 en Bârlad, mortis la 19-an de marto 1965 en Bukareŝto) estis rumana politikisto kaj komunisma ŝtatestro.

En 1933 Gheorghiu-Dej organizis faman strikon de rumanaj fervojistoj, pro kiu estis kondamnita al mallibero.

La 23-an de aŭgusto 1944 li ekregis en Rumana Komunista Partio, en 1945 li estis nomumita ĝenerala sekretario de la partio. Gheorghiu-Dej respondecis pri modernigo de Rumanio, inter alie kolektivigo en la vilaĝoj, naciigo de la industrio kaj konstruo de la kanalo Danubo - Nigra Maro. En 1953, kadre de lukto kontraŭ "cionisma minaco", li sukcesis forŝov Ana Pauker de la regado.

Inter la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj Gheorghiu-Dej pliakrigis oficialan sintenon al Sovetunio. Tiam inter alie Rumanion forlasis sovetaj trupoj (1958).

Li mortis en 1965 pri kancero. Lia posteulo fariĝis Nicolae Ceaușescu.

Kulto de lia persono [redakti]

Simile al aliaj landoj de la Varsovia Kontrakto, la persona kulto estis grava parto de rumania politiko en la tempo de Gheorghiu-Dej. En 1950 lian nomon ekhavis la industria urbo Onești (kiun post la revolucio 1989 oni renomis laŭ la antaŭmilita nomo). Multajn aliajn lokojn oni nomis ankaŭ Josif Stalin (tiun nomon havis inter alie la urbo Brașov en la jaroj 1951-1961).