Gil Mellé

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Gil Mellé (fakte Gilbert John Mellé, * 31-an de decembro 1931 en Novjorko; † 28-an de oktobro 2004 en Malibu, Kalifornio) estis bildartisto, ĵazmuzikisto (baritonsaksofono, tenorsaksofono kaj klavarinstrumentoj) kaj filmkomponisto. Li ankaŭ kreis kovrilojn por fruaj albumoj de Miles Davis, Thelonious Monk kaj Sonny Rollins.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Mellé kolektis junaĝe diskojn de Duke Ellington, antaŭ ol li turniĝis al la muziko de Thelonious Monk. Krome li pentris. Post la militservo li laboris kiel bildartisto. En la 1950-aj jaroj la pentraĵoj de Mellé estis ekspoziciataj en novjorkaj galerioj. Krome li muzikis en la ĵazklubejoj. Inter 1952 kaj 1957 li faris sonregistraĵojn je propra nomo, komence por Blue Note Records (li estis la unua blankula ĵazmuzikisto, kiu estis sub kontrakto kun ĝi). Ĉe Blue Note li apartenis al la tri grafikistoj, kiuj konceptis por la diskeldonejo diskokovrilojn. Krome li starigis la kontakton de la eldonejo kun la elstara soninĝeniero Rudy Van Gelder. Post kvar diskoj li transiris al Prestige Records, por kiu li faris sonregistraĵojn por albumoj kiel Primitive Modern, Quadrama kaj Gil’s Guests.[1] Li prezentis kun propra ensemblo je la Newport Jazz Festival en 1954, kie lia bando estis elstarigita kiel plej multpromesa de la jaro. Krom en propraj grupoj, al kiuj ofte apartenis Eddie Bert,[2] li muzikis kun George Wallington, Max Roach, Tal Farlow, Oscar Pettiford, Ed Thigpen, Kenny Dorham kaj Zoot Sims.

En siaj tria-fluaj eksperimentoj Mellé enigis elementojn de la eŭropa klasika modernismo de Edgar Varèse kaj Bela Bartok kun moderna ĵazo de Herbie Nichols, por krei „iomete pluan ol malmolbopo“[3], pliampleksigante la karakterizaĵojn de la normigita ĵazformo. Lia ludo de baritonsaksofono memoras pri Lars Gullin.

En la 1960-aj jaroj li transloĝiĝis al Los-Anĝeleso. Kiel komponisto por filmo kaj televido Mellé estis unu el la unuaj, kiuj uzis elektronikajn instrumentojn, kiujn li mem konstruis. Li komponis kiel unua nure elektronike generita titoltemon por televidserio (Night Gallery de Rod Serling). Sur la Monterey Jazz Festival de 1967 li prezentis kun la unua nure elektronika ĵazgrupo, The Electronauts, por publikigi la sekvan jaroj la unuan nure elektronikan ĵazalbumon, Tome VI, ĉe Verve Records [4] Entute li kreis la muzikon por 125 filmoj, ekzemple por My Sweet Charlie, The Andromeda Strain (kandidatis por la Premio Ora Globo por la plej bona filmmuziko), The Judge and Jake Wyler, diversajn partojn de la televidserio Columbo, Frankenstein: The True Story kaj The Six Million Dollar Man.

Kelkaj diskoj[redakti | redakti fonton]

  • The Complete Blue Note Fifties Sessions (Blue Note, 1952-56)
  • Patterns In Jazz (Blue Note, 1956) kun Eddie Bert, Joe Cinderella, Oscar Pettiford, Ed Thigpen
  • Primitive Modern / Quadrama (Prestige/OJC, 1956) kun Joe Cinderella, Bill Phillips, Ed Thigpen, Shadow Wilson[5]
  • Gil’s Guests (Prestige/OJC, 1956) kun Art Farmer, Kenny Dorham, Hal McKusick, Julius Watkins, Don Butterfield, Joe Cinderella, Vinnie Burke

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Richard Cook, Brian Morton: The Penguin Guide To Jazz On CD, 6-a eldono. Penguin, Londono 2001

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Richard Cook: Blue Note Records: The Biography. 2003, p. 48s.
  2. Gordon Jack: Fifties jazz talk: an oral retrospective. 2004, p. 36, 39
  3. cit. laŭ Cook & Morton
  4. Marc Myers: Gil Melle: Blue Note and Prestige
  5. Komp. Max Harrison k.a.: The Essential Jazz Records: Modernism to postmodernism. 2000, p. 628sj.