Gina Carano

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gina Carano (2009)

Gina Joy Carano (16-an de aprilo 1982 en Teksaso) estas usona aktorino kaj iama MMA-batalistino.

Biografio [redakti]

Carano naskiĝis en Kantono Dallas (Teksaso) kiel filino de futbala ludisto Glenn Carano. Ŝi haavas du fratinojn. Ŝi studis psiĥologion en University of Nevada en Reno.

Carano alvenis al MMA tra tajbokso, ŝia unua batalo okazis ĉe bataloranizanto EliteXC, la 10-an de junio 2006 en Las Vegas. Ĝis oktobro de 2008 sekvis ses bataloj, en kiuj ŝi venkis ĝis kiam en aŭgusto de 2009 malvenkis en la ĉefbatalo de Strikeforce-organizado Carano vs. Cyborg.

Ŝia aktorada debuto oakzis en 2009 en roleto de la filmo Blood and Bone. En la filmo Haywire de reĝisoro Steven Soderbergh, en 2012, ŝi ludis ŝian unuan ĉefrolon.

Filmografio [redakti]

  • 2009: Blood and Bone
  • 2012: Haywire