Gitaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
GITARO
Gitaro
Gitaro
Klasifiko korda instrumento, pinĉa
Ton-amplekso
Parencaj instrumentoj basgitaro, mandolino, liuto, banĝo, ukulelo
vdr

Gitaro estas korda muzika instrumento, kiu kutime havas ses kordojn kaj fretojn sur sia prentabulo, ludata per la fingrojplektro. La sonon produktas vibrantaj kordoj. Gitaro estas akorda instrumento - ebligas kaj unuvoĉan kaj plurvoĉan ludadon.

Historio

Ilustraĵo de Psalmaro de 9-a jercento montranta gitar-similan instrumenton

Evoluo de ĉiuj kordaj muzik-instrumentoj estas tre komplika. Unuopaj aperantaj instrumentoj influadis unu la alian kaj laŭtempe evoluis multo da variantoj. Estas historie pruvite ke pinĉaj instrumentoj estas pli malnovaj ol instrumentoj arĉaj kaj ankaŭ estis pli uzataj. Dum evoluo ofte instrumento ŝanĝiĝis el pinĉa al arĉa (kaj reen). Instrumentoj ŝanĝiĝadis konstrukcie - ŝanĝiĝadis formoj de korpoj, nombro de kordoj, agordado, ktp. Por amplifi sonon plej bone pruvis siajn kapablojn maldiksepta ligna rezonanca kesto. Laŭtempe en iuj instrumentoj ekaperis kolo, kordoj fiksiĝis en sian lokon per ponto kaj aperis agordsistemo sur kapo per agordaj najloj.

Fine de 18-a jarcento evoluo de gitaro stabiliĝis je preskaŭ nuntempa formo. Korpo akiris cirklan rezonancan aperturon kaj kolo fretojn. Gitaro jam havis sian nuntempan agordadon kaj nombron de kordoj (ses). Poste oni komencis por agordado uzadi ŝraŭban mekanismon. Komence de 19-a jarcento kreskis intereso pri gitaro kaj do gitaro estiĝis populara hejma muzik-instrumento - kiel kroma instrumento al kantado. En dua duono de 19-a jarcento gitaron parte anstataŭis piano sed en 20-a jarcento komenciĝis nova kresko de intereso pri gitaro daŭranta ĝis hodiaŭ.

Laŭ greka mitologio gitaron inventis la diino Klio.

Specoj de gitaroj

Akustika gitaro

Akustika gitaro

Ĉefartikolo: Akustika gitaro

  • hispana gitaro - karaktera per cirkla son-aperturo kaj nilonaj kordoj. Uzata estas precipe en klasika kaj hispana muzikoj. Foje oni uzadas ankaŭ metalajn kordojn, sed gitaro plejmulte ne estas konstruita por tia ŝarĝo kaj ne nepre eltenos la trenon.
  • ĵaza gitaro - nomata ankaŭ Gibsona gitaro, laŭ origina produktisto. Ĝi diferenciĝas per volba supra tabulo kaj formoj de son-aperturoj kiuj estas du, formoj similas al aperturoj de violono. Ĵaza gitaro havas pli fortan kaj pli akran sonon ol hispana kaj estas uzata precipe en ĵaza muziko.
  • havaja gitaro

Ofte, kiam oni parolas pri akustika gitaro, oni volas paroli nur pri la akustika kun metalaj kordoj, kaj la nilonkordaj gitaroj nomiĝas klasika gitaro, hispana gitaroflamenka gitaro

Elektroakustika gitaro

Elektroakustika gitaro devenas de gitaro akustika sed krome havas receptoron. Mekanik-elektra konvertilo de receptoro kutime estas piezoelektra kaj konvertas ŝanĝojn de mekanika premo al elektra signalo, simile al mikrofono. Tio ebligas amplifi sonon de gitaro sed sono konservas sonkoloron de klasika gitaro. Pro akiri eĉ pli fidelan sonon foje estas al piezoelektra receptoro aldonita ankaŭ eta mikrofono kiu estas ene de korpo. En gitaro kutime enkonstruas antaŭamplifilo kun ekvazililo.

Elektra gitaro

Elektra gitaro

Ĉefartikolo: Elektra gitaro

Komence de 20-a jarcento oni komencis uzadi gitaron ankaŭ en grandaj orkestroj, kie montriĝis problemo pri tro malforta sono. Oni provis multajn manierojn por amplifi kaj diversajn konstrukciojn de receptoroj. Plej bone pruvis siajn kapablojn elektromagneta receptoro. Nuntempe ĝi konsistas el etaj induktiloj troviĝantaj sub kordoj en kiu dum movado de kordoj induktas eta elektra tensio. Tiu tensio estas poste amplifata per amlifilo. Haspelo povas esti kuna por ĉiuj kordoj aŭ ĉiu kordo povas havi propran.

Elektromagneta receptoro ne registras osciladon de tablo sed vibradon de kordoj, do elektraj gitaroj ne bezonas korpon. Pro tio ŝanĝiĝis konstrukcio - korpo konstruiĝas de masiva tabulo de ligno, plastaj materialoj, aliaj materialoj aŭ povas tute manki. Laŭtempe evoluis pliaj tipaj signoj. Agordigaj najloj estas foje en unu vico. Plia aparato povas esti levilo kiu ebligas dum ludo movigi ponton kaj do ŝanĝi sonalton. Foje estas en gitaro enkonstruita antaŭamplfilo aŭ ekvazililo.

Elektra gitaro havas sur korpo ĵakingon 1/4", per kiu gitaro konektiĝas al amplifilo. Uzado de amplifilo donas al gitaro karakterizan sonon kiu apartenas al iuj ĝenroj de moderna muziko - roko, metalo, ktp. Signalo de gitaro ofte elektronike redaktiĝas per efektoj.

Basgitaro

Ĉefartikolo: Basgitaro

Basgitaro unuavide tre similas al gitaro sed fakte temas pri tute alia instrumento. Laŭ tona amlpekso ĝi estas analogio al elektre amplifikita kontrabaso kun kiu havas egalan kordaron. Pro efektivigo de prentabulo kaj tenado dum ludado basgitaro apartenas al gitaroj. Akustikaj basgitaroj fakte ekzistas sed efektive estas uzataj malofte.

Basgitaro kutime havas 4 kordojn sed lastatempe ankaŭ 5 aŭ pli multajn kordojn. Basgitaro kutime ludas unusonan parton (ĉe iuj ĝenroj ankaŭ akordojn) kaj estas dediĉita por krei ritmo-melodian linion.

Basgitaristo kutime ne ludas per plektro sed per fingroj (dekstra mano), ankaŭ fingrometado de maldekstra mano povas diferenciĝi de gitara fingrometado. Tio estas kaŭzita pro pli longaj tondaŭro kaj distanco inter fretoj (ol je gitaro). Sed teknike pli spertaj basgitaristoj uzadas klasikan gitaran fingometadon, ekzemple kune kun plimultkordaj basgitaroj. Iuj spertaj ludistoj uzadas senfretajn basgitarojn, ili havas multe pli da eblojn, globan kaj fajnan sonon, tre similan al kontrabaso.

Unuaj basgitaroj ekaperis en 50-a jaroj de 20-a jarcento kaj anstataŭigis klasikajn kontrabasojn. Ilia ekesto kaj evoluo forte ligas kun disvastiĝo de rokenrola kaj roka muziko.

Partoj

  1. kapo
  2. selo
  3. agordiloj
  4. fretoj
  5. stabiliga stango
  6. -
  7. kolo
  8. -
  9. korpo
  10. sonpreniloj
  11. elektroniko
  12. ponto
  13. plektroŝirmilo
  14. dorso
  15. supra tabulo
  16. -
  17. sontruo
  18. kordoj
  19. -
  20. fingrotabulo

Ĉiuj gitaroj havas ĝenerale la saman konstrukcion. Sed diversaj specoj de gitaroj havas iajn diferencaĵojn. Ekzemple gitaroj kiuj elektre amplifikas sonon bezonas ĵakingon kaj receptorojn, male al tutakustikaj gitaroj. Simile, akustikaj gitaroj bezonas son-aperturon, kiun ne bezonas elektraj gitaroj. Miksaĵo de tiuj du specoj, elektroakustika gitaro, sed havas ĉiujn ĉi-partojn.

Preskaŭ ĉiuj gitaroj havas ses kordojn, sed ekzistas aliaj, precipe dekdu-kordaj. Tiam estas kordoj grupitaj pare, kaj la du kordoj de paro sonas laŭ la sama noto.

Agordo

La gitaro estas transpona muzikinstrumento; ĝia sono estas unu oktavon pli malalta ol indikite. Multaj malsamaj agordsistemoj ekzistas. En la plej ofta, 'EADGBE,' la kordoj agordiĝas de malalta E ĝis alta E tra du-oktava gamo. En ĉi tiu aranĝo, preskaŭ ĉiu duopo de najbaraj kordoj ludas la saman noton kiam oni ludas la pli malaltan kordon tenante la kvinan freton kaj la pli altan kordon tenante neniun freton. La sola escepto estas la dua kaj tria kordoj; tiukaze, la notoj estas samaj se oni tenas la kvaran freton de la tria kordo kaj ludas la duan kordon senfrete.

Vidu ankaŭ

Ŝablono:LigoLeginda

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara