Giuseppe Pinelli
| Giuseppe Pinelli | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Giuseppe Pinelli | |
| Dato de naskiĝo | 21-a de oktobro 1928 | |
| Loko de naskiĝo | Milano | |
| Dato de morto | 15-a de decembro 1969 | |
| Loko de morto | Milano | |
| Okupo |
fervojisto kaj anarkiisto
|
|
| Aĝo je morto | 41 | |
Giuseppe Pinelli (naskiĝis la 21-an de oktobro 1928 en Milano, mortis la 15-an de decembro 1969 en Milano) estis itala fervojisto kaj anarkiisto
Lia morto ŝokis Italion. La eventoj kiuj kondukis al lia morto komenciĝis la 12-an de decembro 1969, kiam bombo eksplodis en Piazza Fontana, centra placo en Milano, mortigante 16 homojn. Sen iu ajn pruvo, la polico tuj suspektis la Milanajn anarkiistojn, kaj dum la nokto 84 homoj, preskaŭ ĉiuj anarkiistoj, estis provizore arestitaj kaj portitaj al la policejo. Inter ili estis Giuseppe Pinelli. Tri tagojn poste, Pinelli mortis noktomeze falante de la kvara etaĝo de la policejo tra malfermita fenestro.
Policestro Marcello Guida tuj deklaris, ke temis pri mem-mortigo, sed sekve oni konkludis en ŝtata proceso, ke tiu versio ne estas kredinda, kaj do oni devas konkludi, ke la polico evidente mortigis Pinelli. Interalie Pinelli estis tute senkulpa, kaj nuntempe estas akceptata vero, ke la bombo en Piazza Fontana estis metita de ekstremaj dekstraj grupoj. La polic-oficisto Calabresi, kiu troviĝis kune kun aliaj en la ĉambro, de kie Pinelli estis elĵetita, estis sekve mortigita de la ekstrema maldekstra grupo Lotta Continua (Daŭra Lukto) en 1974.
Giuseppe Pinelli ankaŭ interesiĝis pri Esperanto kaj estis membro de la Milana klubo. En 1955 li edziĝis al Licia Rognini, kiun li ekkonis en vespera kurso pri Esperanto.
Vidu ankaŭ [redakti]
- La balado pri Pinelli ĉi kanto estas klasikaĵo por Italaj anarkiistoj. Ĝi estis tradukita en Esperanto de Renato Corsetti.
Eksteraj ligiloj [redakti]
Dosiero de la Anarkiista Cirklo "Ponto della Ghisolfa"
http://riccardomannerini.it/indexw.php?pg=_Discografia_1&l=i&b=discografia La Ballata di Pinelli inter la Diskografiaj verkoj de la anarkiista poeto Riccardo Mannerini

