Glendale (Arizono)
El Vikipedio
Glendale estas grandurbo en Usono, en subŝtato Arizono, en distrikto Maricopa. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Fenikso (urbo).
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Koordinatoj: 33°32′N 112°11′U / 33.533°N, 112.183°UKoordinatoj: 33°32′N 112°11′U / 33.533°N, 112.183°U
- Areo: 144 km²
- Loĝantaro: 226.721 (en 2010)
- Supermara alteco: 351 m
- Horzono: UTC-7h
- Poŝtkodoj: 85301-85318
- Telefonkodoj: 623, 602
Geografio [redakti]
Glendale situas sur montetaro en la sudokcidenta landparto de Usono, en la meza parto de Arizono. Urbocentro de Fenikso troviĝas 14 km, ankaŭ Peoria (Arizono) estas proksime.
Klimato [redakti]
En Glendale la temperaturo averaĝe varias inter 15-30 °C. La varmo kulminas en junio kaj julio kun rekordo 52 °C, inter oktobro-aprilo okazas eĉ frostoj. Jare pluvas po 227 mm, junie ĝenerale neniam pluvas. La pluvo kulminas en februaro.
Trafiko [redakti]
Glendale havas fervojan kaj ĉefvojan kontaktojn kun Finikso.
Eduko [redakti]
Glendale estas hejmo de Universitato Midwestern, krome diversaj altlernejoj kaj universitato-fakoj funkcias.
Vidindaĵoj [redakti]
- metodista preĝejo
Ĝemelurboj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio