Golfo de Nicoya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Nicoya
golfeto

Sunsubiro en la Golfo de Nicoya

Sunsubiro en la Golfo de Nicoya
Profundeco
  Maksimuma 200 m
Larĝeco 15-50 km
Longeco 90 km
Areo 2 500 km²
Supra tutaĵo Pacifika Oceano
Kontinento Nordameriko
Landoj  Kostariko
Koordinatoj 9° 48′ 0″ N, 84° 48′ 0″ U (mapo)9.8-84.8Koordinatoj: 9° 48′ 0″ N, 84° 48′ 0″ U (mapo)
Golfo de Nicoya (Kostariko)
Golfo de Nicoya (Kostariko)
DEC
Golfo de Nicoya sur la mapo de Kostariko
Map
Golfo de Nicoya
Alfluantoj Tempisque
Río Grande de Tárcoles
vdr

La Golfo de Nicoya [niKOja] estas golfo en la okcidenta (pacifika) marbordo de Kostariko.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Golfo de Nicoya estas la plej profunda penetro de la maro en la kostarikan teritorion, bordanta la provincojn Guanacaste kaj Puntarenas. Ĝian larĝan buŝon limas Cabo Blanco kaj Punta Judas, sed la intertera kanalo estas pli mallarĝa. Enfluas ĉe la plej interna punkto de la golfo la rivero Tempisque, kaj pli proksime al la granda oceano la Río Grande de Tárcoles.

La golfo havas multajn insulojn, plej elstariginde Chira, Venado, Caballo, San Lucas, Tortuga, Cedros, Bejuco, Pan de Azúcar kaj Negritos. Sur ĝia bordo situas la plej gravaj pacifikaj havenoj de Kostariko, nome Puntarenas kaj Caldera, kie oni enŝipigas agrikulturajn produktojn kaj surterigas fiŝojn kaj krustacojn mortigitajn de kaptistoj.

Ĝi estas konata turisma zono pro la abundo de plaĝoj, naĝejoj, kaj paradizaj naturejoj, interalie Nacia Parko Barra Honda, Nacia Parko Carara, kaj Nacia Parko Palo Verde.

Ekologio[redakti | redakti fonton]

La fiŝoj de la golfo estas draste malpliigitaj de fiŝkaptado. Oni malpermesas kapti marbestojn dum tri monatoj de la jaro, kies precizaj datoj varias inter junio kaj oktobro laŭ la disponeblo de mono por kompensi la kaptistojn. Ankau estas malpermesate kapti junajn fiŝojn[1] kaj uzi kelkajn kaptometodojn, ekzemple eksplodaĵojn. Tamen la leĝoj estas ofte malrespektataj, kio limigas ilian konservan efikon. La mitulo Larkinia grandis estas preskaŭ ekstermita, kaj ĝia kaptado estas permanente malpermesata.

La golfo estas poluata de damaĝaj substancoj alportataj de la enfluaj riveroj, grandaparte de la rivero Tárcoles, kiu drenas la dense loĝatan Grandan Urbegan Areon. La tutmonda klimata ŝanĝiĝo faras ĝin pli varma, seka, kaj venta.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ross Salazar, Erick, k. al. 2021. "Pesca, recolección y acuicultura." En Castro Campos, Marco Vinicio, kaj Jiménez Ramón, Jorge Arturo (red.), Atlas marino-costero del Golfo de Nicoya, Costa Rica. San José: MarViva. 111-112.
  2. Jiménez Ramón, Jorge Arturo. 2021. "Contexto histórico." En Castro Campos, Marco Vinicio, kaj Jiménez Ramón, Jorge Arturo (red.), Atlas marino-costero del Golfo de Nicoya, Costa Rica. San José: MarViva. 2021. 66-69.