Golfo de Tajlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golfo de Tajlando
golfeto

Mapo de Golfo de Tajlando.

Mapo de Golfo de Tajlando.
Profundeco
  Maksimuma 80 m
Areo 320.000 km² km²
Supra tutaĵo Pacifika Oceano
Kontinento Azio
Landoj  Tajlando
 Kamboĝo
 Vjetnamio
 Malajzio
Alfluantoj Menamo
vdr

La Golfo de Tajlando estas parto de la Sudĉina maro. Ĝi estas ĉirkaŭita de Malajzio, Tajlando, Kamboĝo kaj Vjetnamio. La tuta areo estas proksimume 320.000 km². Je la norda flanko, ankaŭ nomata Golfeto de Bangkoko elfluas la rivero Menamo (ankaŭ: Chao Phraya).

La averaĝa profundo estas 45 metroj kaj la plej profunda punkto 80 metroj. La Golfo de Tajlando per tio estas relative malprofunda. Pro tio la miksado de nesala akvo kun marakvo okazas malrapide. La forta alfluo de grandaj riveroj, kiel la Menamo, igas ke la akvo en la golfo ne estas tre sala kaj enhavas multe da sedimento. La fundo enhavas nafton kaj tergason.

Pro la tropika varmo de la akvo en la golfo troviĝas multaj koralrifoj. Tio kondukis al la establo de subakvaj sportejoj, inter aliaj en Pattaya kaj sur la insulo Ko Samui.

Dum la lasta glaciepoko la golfo ne ekzistis, sed formis la valon de Menamo.

Geografia pozicio: (9° 26′ 25″ N; 101° 58′ 20″ E Mapo)