Goliardio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ekzemplo de "feluko".
Kvar goliardoj (1933).

La goliardio estas la tradicia spirito kiu vervigas la studantajn komunumojn, precipe en universitata medio, en kiu la neceson de studo akompanas la gusto de la transgreso, la uzo de la ironio, la plezuro de la kunestado kaj de la aventuro. Sed la akcento kutime falas sur volo ridi kaj elpensi kaj realigi ŝercojn. Foje ĉi tio albordiĝas en moralaj aŭ kontraŭleĝaj albordiĝoj. Tio tradicias ĉefe en universitataj etosoj de Italio, kaj partikulare en norda kaj centra Italio (Bolonjo, Modeno, Parmo, Padovo, Florenco, Torino, Triesto, inter aliaj). Ĵuse tiu movado aperis ankaŭ en la itallingva parto de Svisio (Tesino kaj Grisono).

La karakterizaj trajtoj de la fenomeno estas komunaj al diversaj grupoj de diversaj nacioj. Tiutipaj studantoj organiziĝas (kaj organiziĝis, per societoj. Ĉiu societo havas siajn regulojn, siajn heraldikajn simbolajn signojn dum estas uzata kutime la latina lingvo. La elstaruloj aŭ princoj de la goliardio kutime estas difinitaj kiel aŭ Plejalta Pontifiko, aŭ Granda Majstro, aŭ Granda Duko, aŭ abato, aŭ imperiestro, kaj oni lin salutas nur per la mankiso kaj per solena genuflekxo. Ilia precipa kaj komuna himno estas: Gaudeamus igitur kiel oficiala universitata himno en multaj tradiciaj landoj.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto "goliardo" aŭ, pliĝuste, "goliarda", estas ofte konsiderata la kunfandiĝo de "Golia Abelardo". Reale, la vorto havas etimon necertan. Ekuzita en dua duono de la 12-a jarcento, ĝi anstataŭis la esprimon clerici vagantes fariĝinta netaŭga kaj, foje refuzata de la publika opinio kaj de kompetentaj aŭtoritatoj kiel legiĝas en dekretoj de ekleziaj koncilioj. La vorto aperas unuan fojojn en duobla formo, franclingva goliard kaj latinlingva goliardus[1]. Laŭ kelkaj esploristoj, la vorto povus deveni el la latina gŭla (indikanta precipe certan manieron kanti, kun la signifo de frandemega; laŭ aliaj la etimo povus esti Goljato (latine: Golias), biblia rolulo, nome la giganto “diabla aŭ malamika al Dio“.[2]. Per tiu malŝtatema senco sankta Bernardo de Clairvaux kutimis difini Petron Abelardon intelektulan monaĥon de la 12-a jarcento, nome filozofo kaj teologo origininta novan doktrinon parte kondamnitan en tiutempaj ekleziaj lokaj koncilioj kaj novan vivostilon.

Iuj mezepokaj karakterizoj de la goliardio[redakti | redakti fonton]

Goliardistoj estas, kaj estis, laŭtempe de studado almenaŭ, la naturaj aŭ eksecaj anarkiuloj kaj kontestuloj de ĉio kio socie stagnas. Mezepoke, ekzemple, ili oponis ĉiujn kiuj sin rekonis en la mezepokaj sociaj kastoj, ne nur tiuj asociitaj al la eklezia povo aŭ nobela.[3][4][5]

Goliardiaj kantoj[redakti | redakti fonton]

La plej fama kanto estis:

  • Gaudeamus igitur: Internacia himno de la universitataj studantoj; sed la nacioj havas ankaŭ siajn.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Salvatore Battaglia, «Goliardi», Enciclopedia Treccani (1933), Istituto dell'Enciclopedia Italiana
  2. Jacques Le Goff, Genio del Medioevo Milano, 1959.
  3. Le Goff, ver. cit.
  4. Hilario Franco jr., Nel paese di Cuccagna: la società medievale tra il sogno e la vita quotidiana, Città Nuova, 2001 p,175 e sgg.
  5. Komentistoj foje ne rezignas rimarki ke la goliardo, amanta de la paco, precipa kondiĉo por ĝuadi la plezurojn, ne povis esti antagonista al la nobela kavaleriano dediĉinta al la praktiko de milito, antaŭ kiu la studanto, intelektula kontraŭmetas sian mensan kaj eĉ sian plej efikan kapablon allogi virinojn.

Biliografio[redakti | redakti fonton]

  • Berengario, Ordo Clavis (L'Ordre de la Clé), Pavie, 2000.
  • Volpini Umberto, La Goliardia canti e tradizioni (La Goliardia chants et traditions), Naples, 1994.
  • Collino Manlio (Zeus), Gaudeamus Igitur. Dieci secoli di Goliardia dai Clerici medioevali ai Clerici Vagantes contemporanei (Réjouissons-nous. Dix siècles de *Goliardia des Clercs médiévaux aux Clercs Itinérants contemporains), Turin, Orient Express editrice, 1992.
  • Bergamaschi Beppe, Storia della goliardia, dal Medioevo ad oggi (Histoire de la Goliardia, de l'époque médiévale à aujourd'hui), Florence, MIR edizioni, 2001.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]