Grajndimensio (pedologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superrigardo de ordigitaj grajnoj kiuj varias laŭ dimensio ekde silto ĝis tre kruda sablo.

Grajna dimensiograjndimensio rilatas al diametro de ero de grajna materialo, kiel sedimento aŭ ŝtoniĝaj eroj en klasta roko. Grajna materialo povas varii ekde tre malgrandaj koloidaj eroj, tra argilo, silto, sablo, kaj gruzo ĝis rokeroj.

Kontraŭe, mult-kristala dimensio estas la dimensio de unuobla kristalo ene de la grajno. Unuobla grajno povas konsisti el pluraj kristaloj.

Wentworth

La Wentworth skaloUdden-Wentworth skalo estas uzata en Usono. Ĝi difinas dimensiajn intervalojn je coloj.

Krumbein φ

Adaptiĝo de la Wentworth skalo kreita de W. C. Krumbein, la Krumbein phi skalo, estas logaritma skalo kiu estas jene difinita :

Tiel ke :

estas la diametro de la grajno
estas referenca diametro, egala al 1 mm
estas la phi skalo

Tabelo

φ skalo dimensio intervalo Wentworth intervalo nomo aliaj nomoj
-8 ĝis -∞ 256-∞ mm 10.1-∞ coloj rokero
-6 ĝis -8 64–256 mm 2.5–10.1 coloj ŝtonego
-5 ĝis -6 32–64 mm 1.26–2.5 coloj tre kruda gruzo ŝtoneto
-4 ĝis -5 16–32 mm 0.63–1.26 coloj kruda gruzo ŝtoneto
-3 ĝis -4 8–16 mm 0.31–0.63 coloj krudeta gruzo ŝtoneto
-2 ĝis -3 4–8 mm 0.157–0.31 coloj fajna gruzo ŝtoneto
-1 ĝis -2 2–4 mm 0.079–0.157 coloj tre fajna gruzo grajno
0 ĝis -1 1–2 mm 0.039–0.079 coloj tre kruda sablo
1 ĝis 0 0.5–1 mm 0.020–0.039 coloj kruda sablo
2 ĝis 1 0.25–0.5 mm 0.010–0.020 coloj meza sablo
3 ĝis 2 125–250 µm 0.0049–0.010 coloj fajna sablo
4 ĝis 3 62.5–125 µm 0.0025–0.0049 coloj tre fajna sablo
8 ĝis 4 3.9–62.5 µm 0.00015–0.0025 coloj silto ŝlimo
∞ ĝis 8 1/∞-3.9 µm 1/∞ –0.00015 coloj argilo ŝlimo
∞ ĝis 10 1/∞-1 µm 1/∞–0.000039 coloj koloido ŝlimo

En iuj sistemoj gruzo estas io ajn pli granda ol sablo, kaj inkluzivas grajnon, ŝtoneton, ŝtonegon, kaj rokeron ĉe la tabelo ĉi supre. En tiu sistemo, ŝtoneto ampleksas la dimension intervalon 4 ĝis 64 mm.

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Krumbein, W.C. & Sloss, L.L. 1963 : Stratigraphy and Sedimentation, Freeman, San Francisco, 2nd edition. angle
  • Udden, J.A. 1914 : Mechanical composition of clastic sediments, Bull. Geol. Soc. Am. 25:655–744. angle
  • Wentworth, C.K. 1922 : A scale of grade and class terms for clastic sediments, J. Geology 30:377–392 angle.