Granda Koliziigilo de Hadronoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tunelo de LHC kun suprakonduktivaj akcelaj tuboj

Granda Koliziigilo de Hadronoj (internacie konata per anglalingva nomo Large Hadron Collider, mallongigita al LHC) estas la plej granda akcelilo de partikloj kun la plej alta energio, per kiu sciencistoj celas koliziigi radiojn de protonoj kun proksimume 7 TeV da energio. LHC ebligos esploradon de la limoj de la teorio norma modelo, la nuna teoria bildo de partikla fiziko. Oni teorias ke la koliziigilo permesos montri la higzan bosonon, aŭ bosonon de Higgs, laŭ la nomo de unu el la fizikistoj kiuj proponis la ekzistadon de tiu partiklo por ekspliki la ekziston de maso en la elementaj partikloj. La observado de tiu partiklo konfirmus la antaŭdirojn de tiu Modelo.

LHC estis konstruita de la Eŭropa Organizaĵo por Nuklea Esploro (CERN), kaj estas sub la Franca-Svisa landlimo proksime de Ĝenevo, Svisujo. Ĝi estis konstruita kaj mone subtenata de centoj da universitatoj kaj laboratorioj kaj pli ol 8000 fizikistoj de pli ol 85 landoj.

Foto farita dum la konstruado de la LHC

La formo de la koliziigilo estas cirkla, kun perimetro de 27 kilometroj[1]. La kolizioj okazos inter protonoj, kaj ne inter positronoj kaj elektronoj (kiel en la LEP), aŭ inter protonoj kaj antiprotonoj (kiel en la Tevatron) aŭ inter electronoj kaj protonoj (kiel en HERA).

La unuaj radioj trairis la koliziigilon la 10-an de septembro de 2008. La funkciigo de la maŝino estis akompanita de kritikoj de grupo de minoritataj sciencistoj kiuj prognozis la kreadon de nigraj truoj, kiuj povus kaŭzi eĉ la malaperon de la tuta Tero. Tiu katastrofa teorio estis neniigita de la scienca komunumo, kiu klarigis ke kvankam eblas la kreado de mikroskopaj nigraj truoj, tio kaŭzus neniun riskon al la ĉirkaŭo.

La 19-an de septembro okazis akcidento en la maŝino, pro liko de heliumo, uzata por la malvarmigo de la aparataro, en la tunelo. La incidento malebligos la funkciadon de la maŝino dum pluraj monatoj[2].

Notoj kaj referencoj

  1. http://iopscience.iop.org/1748-0221/3/08/S08001/pdf/1748-0221_3_08_S08001.pdf angle (7 Megabitokoj)
  2. CERN Press Office, 30-09-08, http://press.web.cern.ch/press/

Eksteraj ligiloj