Granda Sinagogo de Budapeŝto
Granda Sinagogo en Budapeŝto, en Erzsébetváros (distrikto), en kvartalo de judoj estas la plej granda sinagogo en Eŭropo. Ĝi estas ankaŭ simbola konstruaĵo de la hungarlandaj judoj, grava vidindaĵo, muzeo, memorloko, koncertejo. Tre proksime situas Malgranda Sinagogo (Budapeŝto) kaj Sinagogo (Erzsébetváros).
Historio
En 1783 la judoj ricevis permesojn loĝadi en Pest (urbo). Ili konstruis imponan sinagogon inter 1854-1859 laŭ projekto de Ludwig Förster, sed parton de la interno faris Frigyes Feszl. En 1860 komuna hungara-juda kunsido okazis. Inter 1929-1931, poste inter 1991-1996 ĝi renoviĝis. En 1931 kaj 1939 atencoj okazis ĉe la sinagogo. En 1944 dum sieĝo de Budapeŝto nazioj mortigis milojn da judoj kaj en la korto multe da ili estis entombigitaj.
- Longo: 53 m (nur la navo: 40 m)
- Larĝo 27 m
- Alto: (interne) 26 m; (ambaŭ turoj) 44 m
- Interna spaco: 1200 m²
- sidlokoj: 2964 (sur la teretaĝo: 1492 (nur por viroj), en ambaŭ galerioj: 1472 (nur por virinoj))
Parto de la sinagogo estas Templo de Herooj konstruita en 1931 estas memorejo pri judaj falintoj dum la 1-a mondmilito. En la korto estas la jam menciita tombejo kun monumento pri la falintoj dum la 2-a mondmilito fare de nazioj aŭ hungaraj aliancanoj de nazioj.
En loko de la nuna muzea parto naskiĝis Theodor Herzl en 1860. La muzeo prezentas parte trezorojn, parte holokaŭston.