Grek-katolika preĝejo Demetrio de Tesaloniko (Vásárosnamény)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika preĝejo
Grek-katolika preĝejo en Vásárosnamény
Grek-katolika preĝejo en Vásárosnamény
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vásárosnamény
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Nyíregyháza
dekanujo Karász
paroĥo loke
Dato de konsekro 2016
Konsekrinto Péter Fülöp Kocsis
Arkitektura priskribo
Arkitektoj Miklós Telepóczky
Konstruado 20112016
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4800 Vásárosnamény, Tamási Áron utca 5
vdr

La grek-katolika preĝejo Demetrio de Tesaloniko estas sakrala konstruaĵo en urbo Vásárosnamény (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

En Vásárosnamény longe mankis grek-katolika kirko, oni aranĝis la diservojn en la katolika kirko. Eklezie la grek-katolikoj apartenis al Beregdaróc. En 2005 episkopo Szilárd Keresztes fondis paroĥon, la paroĥo kun komuna ĉambro kaj kapelo estis konstruita en 2011. La preĝejo mem estis konstruita inter 2011-2016. Viktória Monostory kreis ikonojn de la porĉo, kupolo kaj ikonostazo. Tiu lasta estis konsekrita en 2021 fare de Ábel Szocska.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola en korto, sed la enireja parto rekte tuŝas la trotuaron. La fasado estas simetria, meze la duparta porĉo reliefas. Post la porĉo ĉirkaŭ kuboforma navo altiĝas.

Kermeso okazas en la lastan dimanĉon de oktobro.

Fontoj[redakti | redakti fonton]