Gubernio Babil

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gubernio Babil
محافظة بابل

gubernio de Irako
Bazaj informoj
Ĉefurbo Hilla
Areo 6 468 km²
Loĝantaro 1 856 064 (stato: takso de 2010)
ISO-kodo IQ-BB
vdr

La gubernio Babil (arabe محافظة بابل, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Bābil) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis 1 856 064 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Hilla (aŭ Hila, arabe ‏الحلّة‎), kaj ĝis la jaro la administra unuo fakte laŭ la ĉefurbo nomiĝis "gubernio Hilla". La teritorio kovras areon de 6 468 kvadrataj kilometroj. En la gubernio troveblas la ruinoj de la antikva urbo Babilono, al kio aludas la nuna gubernia nomo.

Distriktoj

La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:

  • Madain (aŭ Al-Mada'in)
  • Mahaŭil (aŭ Al-Mahaŭil)
  • Musajab (aŭ Al-Musajab)
  • Haŝimija
  • Hilla (respektive Al-Hilla, Hila aŭ Al-Hila)
  • Mahmudija

Konstitucia baloto

La 15-an de oktobro 2005, el 543 779 balotrajtaj gubernianoj 94,56 procentaĵoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio de Irako.