Gubernio Anbar

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
gubernio Anbar
محافظة الأنبار
IraqAlAnbar.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ramadi
Areo 138 501 km²
Loĝantaro 1 658 000 (stato: jaro 2009)
ISO-kodo IQ-AN
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La gubernio Anbar aŭ kun gramatika artikolo gubernio al-Anbar (arabe محافظة الأنبار, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat al-Anbār, perse ‏استان انبار) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ la stato de jaro 2009 ĝi havis 1 658 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Ramadi. La teritorio kovras areon de 138 501 kvadrataj kilometroj. Ĝi do estas la laŭ areo plej granda iraka gubernio.

[redakti] La nomo

La nomo al-Anbar estas formo de la origine persa nomo Anbār (انبار), "arsenalo", al kiu aldonatis la araba gramatika artikolo "al". La regiono dum multaj jarenctoj estis la limo inter la persa imperio oriente kaj sinsekve la imperioj de Aleksandro la Granda, la romia, bizanca kaj osmanida okcidente.

[redakti] Distriktoj

La gubernio konsistas el la sekvaj 9 distriktoj:

  • Abu Ghraib
  • Ana
  • Faluĝa
  • Haditha
  • Hit
  • Al-Kazimija
  • Ka'im
  • Ramadi
  • Rutba


Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj