Gubernio Dijala

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
gubernio Dijala
محافظة ديالى
IraqDiyala.png
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bakuba
Areo 17 685 km²
ISO-kodo IQ-DI
v  d  r
Information icon.svg

La gubernio Dijala (arabe محافظة ديالى, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Diyālā) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2003 ĝi havis 1 271 000 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Bakuba. La teritorio kovras areon de 17 685 kvadrataj kilometroj. La gubernio etendiĝas inter la oriento kaj nordoriento de la iraka ĉefurbo Bagdado kaj la limo al Irano. Sian nomon la gubernio havas de la samnoma rivero Dijala, alfluo al la Tigriso.

La gubernio konsistas el la sekvaj 6 distriktoj:

  • Bakuba
  • Baladruz
  • Ĥalis (aŭ al-Ĥalis)
  • Ĥanakin
  • Mukdadija (aŭ al-Mukdadija)
  • Kifri

La kurde setlata areo de la gubernio estas parte administrata per la Aŭtonoma Regiono Kurdio.

La 15-an de oktobro 2005, el 476 980 balotrajtaj gubernianoj 51,27 procentaĵoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]