Gubernio Sulajmanija

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gubernio Sulajmanija
محافظة السليمانية

gubernio de Irako
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sulajmanija
Areo 17 023 km²
Loĝantaro 3 679 307 (stato: jaro 2010)
ISO-kodo IQ-SU
vdr

La gubernio Sulajmanija aŭ kun gramatika artikolo gubernio as-Sulajmanija (arabe محافظة السليمانية, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat as-Sulaymānīya) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2010 ĝi havis proksimume 3 679 307 loĝantojn - tio povas ŝanĝiĝi, kaze ke aplikiĝus la artikolo 136 de la iraka konstitucio: tiam la distriktoj Kelar kaj Ĝamĝamal devus esti redonataj al la gubernio Kirkuk. Administra centro estas la samnoma urbo Sulajmanija. La teritorio kovras areon de 17 023 kvadrataj kilometroj. Ĝi situas en la nordoriento de la ŝtato, lime al Irano, kaj estas parto de la Aŭtonoma Regiono Kurdistano.

Distriktoj

La gubernio konsistas el la sekvaj 10 distriktoj:

  • Darbandiĥan
  • Ĝamĝamal
  • Dukan (aŭ Dokan)
  • Halabĝa
  • Kalar
  • Penĝŭin
  • Piŝdar
  • Ranja
  • Ŝarbazer
  • Sulajmanija
printempa etoso ĉe la rivero kaj lago Dukan (aŭ Dokan), proksime de la urbo Sulaimanija