Guldeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Guldeno (el la mezaltgermana lingvo guldin (pfenni(n)c/florin) ‚ora monero‘) estas historia monero kaj monunuo de pluraj ŝtatoj.

La oficiala mallongigo estas fl.f. por Fiorino, lat. florenus aureus, france Florin, hungare Forint. Ĝi deduktiĝas de la florenca Fiorino d'Oro, kiu en la 13-a ĝis 16-a jarcentoj fakte estis stampita kiel ormonero. Ĝiaj imitaĵoj en aliaj landoj de Eŭropo komence ankaŭ estis ormoneroj. Poste oni transprenis la nomojn „Guldeno“ kaj „Florino“ ankaŭ por arĝentaj moneroj, ekz. dum la 19-a jarcento en Anglio.

Ekzistis Guldeno el oro kaj ekde la 16-a jarcento plejparte kiel arĝenta ekvivalento (ekz. kiel Joachimsthaler Guldengroŝo, la posta Talero). Guldengroŝoj estis stampitaj en tuta Eŭropo kun diferencaj pezoj. En la germana lingvospaco oni konis Guldenon ĝis la enkonduko de la Ormarko en la jaro 1871. Specialan gravecon akiris krom la Imperia Guldeno la Nederlanda Guldeno, la hungara Forinto same kiel la pola Guldeno, kiu ankoraŭ nun pluekzistas per la Złoty. Oni distingis en la 17-a jarcento ĝis la frua 19-a jarcento ekzakte inter la fakta Orguldeno, la (rejnlanda kaj sudgermana) Arĝenta Guldeno, la Talero kaj la (virtuala) Konto-Guldeno. Lingva paradokso ekzistis ekz. en Saksio dum la 18-a jarcento, kie la Konvencia Talero ekvivalentis du Guldenojn (duonajn Talerojn), kvankam ambaŭ nomoj historie fakte devenas de la (or-)Guldeno. La Orguldeno suferis male al Dukato ekde la frua novepoko malplivalorigon, kio malpliigis ĝian popularecon.

Goldgulden: Mainz, Ĉefepiskopo Johano la 2-a de Nassau (1397–1419), stampita inter 1399 kaj 1402 en Frankfurto-Höchst
Fronte: Johano la Baptisto kun krucosceptro, la dekstran manon levinta je beno; inter la piedoj malta kruco. Ĉirkaŭskribaĵo: IOH(ann)IS AR(chi)EP(iscop)VSMAGV(n)T(inus)
Dorsflanke: lobo; en la centro la blazono de Nassau, en la arkoj la ŝildoj de la elektoprincaj landoj Majencio, Kolonjio, Trevirio], kaj de Bavario por elektorlando Palatinato. Ĉirkaŭskribaĵo: MONETA OP(p)IDI IN HOIESTEN

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • John Stewart Davenport: German Silver Gulden 1559–1763. Frankfurt a. M.: Schulten, 1982. ISBN 3-921302-35-8.
  • Gerhard Schön: Deutscher Münzkatalog 18. Jahrhundert. Regenstauf: Battenberg Verlag, 2007. ISBN 3-86646-025-2.
  • Joachim Weschke: Die Reichsgoldprägung Deutschlands im Spätmittelalter bis 1450. Dissertation Humboldt-Universität Berlin, Liegnitz 1955.
Rejnlando
  • Günter Felke: Die Goldprägungen der rheinischen Kurfürsten 1346–1478; Mainz, Trier, Köln, Pfalz. Köln: Münz-Zentrum, 1989. ISBN 3-9800233-7-0.
Trevira
  • Karl Weisenstein: Das Kurtrierische Münz- und Geldwesen vom Beginn des 14. bis zum Ende des 16. Jahrhunderts – Auch ein Beitrag zur Geschichte des Rheinischen Münzvereins. Koblenz: Numismatischer Verlag Gerd Forneck, 1995. ISBN 3-923708-08-4.
Majencio
  • Albert Schlegel: Die kurmainzische Münzstätte Höchst 1377 bis 1461/63. Frankfurt: Verlag Waldemar Kramer, 1991. ISBN 3-7829-0363-3.
Lübeck
  • Rolf Hammel-Kiesow unter Mitarbeit von Dieter Dummler und Michael North: Silber, Gold und Hansehandel – Lübecks Geldgeschichte und der große Münzschatz von 1533/37. Lübeck: Archiv der Hansestadt Lübeck, 2003. ISBN 3-7950-1254-6.
Nurenbergo
  • Christoph Andreas ImHof: Sammlung eines Nürnbergischen Münz-Cabinets welches mit vieler Mühe so vollstaendig, als moeglich, in wenig Jahren zusammengetragen, und sodann auf das genaueste beschrieben. Nürnberg: Paul Jonathan Felßecker, 1780.
  • Herbert J. Erlanger: Die Reichsmünzstätte in Nürnberg, Nürnberger Forschungen 22. Nürnberg 1979
  • Hans-Jörg Kellner: Die Münzen der Reichsstadt Nürnberg. 2. Auflage. Stuttgart 1991. ISBN 3-9802706-0-2.
Hanza Germanio
  • Wilhelm Jesse: Wendischer Münzverein. Braunschweig: Klinkhardt & Biermann, 1927. Neudruck: Klinkhardt & Biermann, Braunschweig: 1967.
Svisio
  • Joseph Albrecht: Mittheilungen zur Geschichte der Reichsmünzstätten zu Frankfurt am Mayn, Nördlingen und Basel, in dem zweiten Viertel des fünfzehnten Jahrhunderts, insbesondere während ihrer Verwaltung unter Conrad von Weinsberg, dem Reichs-Erbkämmerer. Heilbronn, 1835.
  • Albert Sattler: Geschichte und Goldgulden der Reichsmünzstätte zu Basel. In: Bulletin de la Société suisse de Numismatique, 2 & 9). Bulle 1882,
  • Albert Sattler: Die Guldenthaler von Basel. In: Bulletin de la Société suisse de Numismatique, Jg. 4 (1885) Nr. 5/5. Fribourg: Henseler, 1885.
  • Christian Winterstein: Die Goldgulden von Basel. Basel: Schweizer Bankverein, 1977.
  • Martin Körner: Luzerner Staatsfinanzen 1415–1798: Strukturen, Wachstum, Konjunkturen, S. 44–99. Luzern; Stuttgart: Rex-Verlag, 1981. ISBN 3-7252-0398-9.
  • Edwin Tobler: Die schweizerische Münzreform von 1850. In: Münzen und Medaillen aus Mittelalter und Neuzeit: die numismatische Sammlung des Kantons Aargau; S. 100–107. Lenzburg: Historisches Museum Aargau, 1997. ISBN 3-9520146-0-5.
Ĝenerale
  • Friedrich von Schrötter: Wörterbuch der Münzkunde. Berlin: de Gruyter, 1930; 2. unveränd. Aufl. 1970; S. 245–247
  • Michel Amandry (Hrsg.): Dictionnaire de numismatique. Paris: Larousse, 2001; S. 228. ISBN 2-03-505076-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Nederlanda guldeno

Referencoj[redakti | redakti fonton]