Gunther von Hagens

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gunther von Hagens

Gunther von Hagens (naskita kiel Gunther Gerhard Liebchen la 10-an de januaro de 1945 en Alt Skalden, distrikto Ostrowo) estas germana anatomiisto, altlerneja instruisto kaj entreprenisto. Li estas malkvorinto de la plastinacio (aŭ korpoplastigo aŭ histoplastigo; angle plastination).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la abituriento, li laboris en hospitalo de Greiz kaj en apoteko. Li studis ekde 1965 en la Universitato de Jena, medicinon. Post kiam, li protestis kontraŭ la perforta subpremo de la Praga printempo de 1968 kaj provis fuĝi, oni arestis lin kaj estis en 1970 kiel politika kaptito elaĉetiat fare de la Federacia Respubliko Germanio.

Hagens plustudis en Lübeck, doktoriĝis en Heidelberg kaj ekokupiĝis ekde 1977 pri la impregnado de anatomia preparato. Tie fondis li ankaŭ entreprenon por vendo de konvenaj polimeroj kaj aparatoj. Li fondis en 1993 instituton pri plastinacio.

Ekde 1996, Instituto de Hagens pri la Plastinacio prezentas en ekspozicio („korpomondoj“) plastigitajn korpojn, kiuj estas dismonde multe vizititaj kaj akre diskutitaj. Hagens defendis sian ekspozicion, metodon en diversaj televidaj programoj, intevjuoj.

Hagens prezentis en novembro de 2002 (Londono) sekcadon de homa korpo. Li kolektis enirmonon, filmigis la sekcadon por pli poste montri tion en televidoj.

Pro la publikaj atakoj kaj diskutoj, Hagens translokigis sian laboron al Kirgizistano kaj Popola Respubliko Ĉinio, kie li same fondis institutojn pri korpoplastigo kaj kie li estuis nomumita honor- kaj gastprofesoro.

Lia plej faama kadavro estas la flugpioniro Hans Guido Mutke, kiu mortis en 2004.

Fine de 2006 establis daŭran ekpoziciejon en kontruaĵo de iama teksaĵfabriko, Guben. Tio kaŭzis akrajn protestojn de la lokaj loĝantoj.

Gunther von Hagens estas dufoje edziĝanta, duafoje kun kuracistino Angelina Whalley. Li havas tri infanojn el la unua geedzeco. Lia postnomo von Hagens venas de lia unua edzino.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Heidelberger Plastinationshefter. In: The Current Potential of Plastination. Anatomisches Institut der Universität Heidelberg, Heidelberg 1985/86 (kun Klaus Tiedemann kaj Wilhelm Kriz)
  • Körperwelten. Einblicke in den menschlichen Korper. Ausstellungskatalog. 1997. Landesmuseum für Technik und Arbeit in Mannheim, Heidelberg 1997, ISBN 3-9804930-3-2 (kun Kai Budde k.a.)
  • Körperwelten. Die Faszination des Echten. Katalog. Häfner & Jöst, Edingen 2004
  • Der menschliche Körper. Schnittanatomie und Tomographie. Ullstein Mosby, Berlin 1996, ISBN 386126-122-7 (kun Lynn J. Romrell, Michael H. Ross kaj Klaus Tiedemann)
  • Schnittanatomie des menschlichen Gehirns. Ein photographischer Atlas plastinierter Serienschnitte. Steinkopff Verlag, Darmstadt 1990, ISBN 3-7985-0780-5 (kun Angelina Whalley, Rene Maschke kaj Wilhelm Kriz)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gottfried Bogusch u.a.: Auf Leben und Tod. Beiträge zur Diskussion um die Ausstellung "Körperwelten". Steinkopff Verlag, Stuttgart 2003, ISBN 3-7985-1424-0
  • Liselotte Hermes da Fonseca, Thomas Kliche (Hrsg.): Verführerische Leichen, verbotener Verfall. "Körperwelten" als gesellschaftliches Schlüsselereignis. Pabst Verlag, Lengerich 2006, ISBN 3-89967-169-4
  • Nina Kleinschmidt, Henri Wagner: Endlich Unsterblich? Gunther von Hagens, Schöpfer der Körperwelten. Bastei Lübbe, Bergisch Gladbach 2000, ISBN 3-404-60493-8
  • Torsten Peuker, Christian Schulz: Der über Leichen geht. Gunther von Hagens und seine "Körperwelten". Links-Verlag, Berlin 2004, ISBN 3-86153-332-4
  • Franz J. Wetz: Tote hoch zu Ross. Vom Triumph der Statue zum Verbot des Plastinats. Arts & Sciences Verlagsgesellschaft, Heidelberg 2005, ISBN 3-937256-00-8

Filmo[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Tsiaras: Body voyage. Eine 3D-Reise durch die Körperwelten. UnitedSoftMedia, München 2000, ISBN 3-8032-2505-1 (1 CD-ROM)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]