Gusztáv Grossmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Grossmann
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1878 (1878-08-10)
en Budapeŝto
Morto 17-an de januaro 1957 (1957-01-17) (78-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de BudapeŝtoSvisa Federacia Instituto pri Teknologio Zuriko
Familio
Patro Lipót Grossmann
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Gusztáv Grossmann' [gustAv grosman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Grossmann Gusztáv estis hungara fizikisto, inventisto.

Gusztáv Grossmann [1] naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1878 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de januaro 1957 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Grossmann studis en Teknikuniversitato József, poste en Zuriko, kie li akiris diplomon en 1900. Li laboris en Berlino en firmao Siemens–Halske, kie li okupiĝis pri maŝinoj de ikso-radioj. En 1932 li forlasis la industrion kaj li okupiĝis nur pri scienco. Post 3 jaroj li inventis la tomografon. En 1942 li hejmenvenis kaj li havis postenon en la onkologia instituto.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Einführung in die Röntgentechnik (1913)
  • Physikalische und technische Grundlagen der Röntgentherapie (1925)
  • Lung Tomography (1935)

Fontoj[redakti | redakti fonton]