Gusztáv Szontágh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Szontágh
Persona informo
Naskiĝo 9-an de aprilo 1793 (1793-04-09)
en Štítnik
Morto 7-an de junio 1858 (1858-06-07) (65-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo militistofilozofooficiro
vdr

Gusztáv Szontágh [gustAv sontAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontágh Gusztáv Adolf estis hungara filozofo, esteto, kritikisto, kapitano, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, fondinto kaj membro de Societo Kisfaludy.

Gusztáv Szontágh naskiĝis la 9-an de aprilo 1793 en Hungara reĝlando, en Csetnek (nuntempa Štítnik en Slovakio). Li mortis la 7-an de junio 1858 en Pest (urbo).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Szontágh frekventis lernejojn en Miskolc kaj Mezőberény, universitatojn en Pest kaj Késmárk. En 1813 li soldatiĝis kaj batalis en Francio. En 1837 li forlasis la armeon kaj ekokupiĝis pri kultivadoj de melonoj kaj tabakoj. En 1836 li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy. Li neniam edziĝis.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • jarlibroj de MTA
  • Árvízkönyv (Inundolibro) 1840
  • Erklärung des Religions-phaenomens. Eine Denk- und Stylübung. 1823
  • Der Charakter der Italiener aus gesellschaftlichen, Staats- und kirchlichen Verhältnissen erklärt 1824
  • A szenvedelmes dinnyész. Körülményes útmutatás jeles dinnyék termesztésére 1843, 1854
  • Útmutatás az okszerű dohánytermesztésre. Koszorúzott népszerű értekezés 1846, 1854
  • A magyar egyezményes philosophia ügye, rendszere, módszere és eredményei 1855

Fontoj[redakti | redakti fonton]