Gyömrő
Gyömrő (djomrO) estas urbo kaj banloko en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono de Monor.
Bazaj informoj
- Areo: 27 km²
- Loĝantaro: 15290
- Poŝtkodo: 2230
- Telefonprefikso: 29
Situo
Gyömrő situas sur ebenaĵo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Nagykáta. Urboj Maglód, Üllő kaj Monor estas proksime.
Historio
La urbo estis loĝata en la kuprepoko kaj bronzepoko. En 1705 Rákóczi persone faris tie viziton kaj revuon. La komunumo estis distriktejo inter 1913-1950. La urbo estas tipa agrara setlejo, sed multe laboras en Budapeŝto. La komunumo havas kuracan lagobanejon. Gyömrő estas urbo ekde 2001.
Vidindaĵoj
- kastelo de Teleki el 1840
- katolika copfa Preĝejo de Johano Nepomuka (Gyömrő) el 1777
- Kalvinana preĝejo (Gyömrő)