György Ádám (fiziologo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Ádám
György Ádám en 2009
György Ádám en 2009
Persona informo
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1922 (1922-08-25)
en Oradea
Morto 3-an de februaro 2013 (2013-02-03) (90-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo György Ádám (fiziologo)
Okupo
Okupo kuracistobiologo • universitata instruisto • akademiulo
vdr

György ÁDÁM [djordj AdAm], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ádám György estis hungara kuracisto, fiziologo, profesoro, membro (korespondanta en 1970, ordinara en 1979) de Hungara Scienca Akademio.

György Ádám [1] naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1922 en Rumanio en Oradea. Li mortis la 3-an de februaro 2013 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Ádám apartenis al la hungara minoritato en Rumanio (en Transilvanio). Post la abiturientiĝo komence li estis horloĝisto, sed poste li plulernis en Universitato Kolozsvár, poste en Universitato Pázmány Péter. Li akiris kuracistan diplomon en 1949. Post siaj studoj li laboris en hospitalo unu jaron, poste en universitata instituto. Inter 1952 kaj 1955 li esploris en Leningrad. Li kandidatiĝis en 1955, doktoriĝis en 1965. Ekde 1966 li instruis en Scienca Universitato Eötvös Loránd, kie estis inter 1967 kaj 1992 katedrestro, inter 1972 kaj 1978 rektoro. Li ofte kontribuis aŭ redaktis fakartikolojn. Li havis edzinon, kiu naskis filinon. Li ricevis premiojn inter 1961 kaj 2007.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Az élettan tankönyve (1963, 1965, 1968); germane kiel Lehrbuch der Physiologie (1963)
  • Élettan pszichológusoknak (1966) - studenta lernolibro
  • Interoception and Behaviour (1967)
  • Összehasonlító élettan (1975) - studenta lernolibro
  • Élettan biológusoknak (1988)
  • Visceral Perception, Understanding Internal Cognition (1998)
  • A rejtőzködő elme (2004) - scienca eseo

Fontoj[redakti | redakti fonton]