György Arnold

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Arnold
Persona informo
Naskiĝo la  5-an de junio 1781(nun 1781-06-05)
en Hungario Taksony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio)
Morto la 25-an de oktobro 1848
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando)
Lingvoj kroata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo dirigentokomponisto
vdr

György Arnold [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Arnold György estis hungara komponisto, dirigento, korusestro, muzikinstruisto. Supozeble li havis kroatan devenon.

György Arnold [1] naskiĝis la 5-an de junio 1781 en Taksony (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio), li mortis la 25-an de oktobro 1848 en Szabadka (Hungara reĝlando, nuntempa Subotica en Serbio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Lia kantora patro estis la unua, kiu instruis al li muzikon. En 1784 la familio translokiĝis al Hajós, kie György Arnold frekventis bazlernejon, sed la mezlernejon jam en Pécs. Ekde 1800 ĝis sia morto li vivis en Szabadka, kie li estis preĝeja orgenisto, preĝeja dirigento. Post 2 jaroj li edziĝis, baldaŭ 5 gefiloj naskiĝis. Li fondis la unuan muziklernejon de la urbo, krome li aranĝis pli grandan preĝejan koruson kaj simfonian orkestron. Inter 1804—1814 li instruis 12 disĉiplojn senpage por membrigi ilin al la orkestro. En 1826 li estis elektita urbestrarano. En 1844 li vidviĝis. Dum la Hungara revolucio de 1848 li havis membrecon en la urba municipo. Lia kripto troviĝas en tiu preĝejo, kie li estis orgenisto, en 1908 oni metis memortabulon al la kripto.

Elektitaj koncertoj[redakti | redakti fonton]

  • Szabadka (1809, la unua en la urbo, poste en 1835, 1836)
  • Kemény Simon muzika teatraĵo, kiu estas malfermo de la urba teatro (1826)
  • Buda (1834)

Elektitaj komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

Lia skribaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • En 1819 li eldonis kantlibron en sudslava lingvo kun titolo Pismenik iliti skupljenje pisama različitih za nadiljne....
  • En 1826 li verkis en germana muzikan leksikon en kvar volumoj, sed ĝi restis en manuskripto.
  • En 1839 Valódi Éneklő Magyar- és Erdélyország kántorai számára kantlibro kun hungara teksto.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]