György Ráth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Ráth
György Ráth
György Ráth
Persona informo
Naskiĝo 6-an de majo 1828 (1828-05-06)
en Szeged
Morto 7-an de julio 1905 (1905-07-07) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Mór RáthKároly Ráth
Okupo
Okupo arthistoriisto • artkolektanto
Verkoj György Ráth Museum
vdr

György Ráth [djordj rAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ráth György estis hungara juĝisto, oficisto, senatano, artokolektanto, arthistoriisto. Liaj fratoj estis Károly Ráth (entreprenisto) kaj Mór Ráth, liaj pseŭdonimoj estis Ráthkay kaj Karádfi.

György Ráth[1] naskiĝis la 6-an de majo 1828 en Szeged, li mortis la 7-an de julio 1905 en Budapeŝto.

Portreto pri György Ráth fare de Miklós Vadász
Muzeo pri György Ráth en sia iama vilao

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Ráth batalis dum la hungara revolucio de 1848, poste li akiris juran diplomon en 1853. (Pli frue en 1847 li estis parlamenta skribisto, en la sekva jaro li laboris en la ĵus fondita ministerio.) Inter 1853–1860 li estis kortega oficisto en Vieno, poste li estis sekretario de György Apponyi (1808 - 1899), pli poste juĝisto ĝis sia emeritiĝo en 1890. Inter 1881 kaj 1896 li estis la unua muzeestro de Hungara Muzeo pri Metia Arto. Li estis fama kolektanto pri artaĵoj. Ekde 1897 li estis senatano. Li ricevis 2 hungarajn kaj francan premiojn. Li havis edzinon.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Kossuth parlamenti élete (1850)
  • Honvéd- és huszárélet anekdotákban (1850)
  • Az 1853. évi jan. 1-je óta érvényes legújabb váltó- és csődtörvény… (1853, ankaŭ germane, 1854)
  • Az országbírói értekezlet a törvénykezés tárgyában I–II. (1861)
  • A pannonhalmi Szent Benedek-rend nyomtatott imakönyvei a Bereviarium Monasticum behozatala előtt (1894)
  • A Korvina önálló könyvkötési stylusa (1897)
  • Az iparművészet könyve I–II. (redaktoro kaj kunaŭtoro, 1902–1905, 2002)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]