György Szabó
György Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de aprilo 1920 en Târnăveni |
Morto | 10-an de majo 2011 (91-jaraĝa) en Kluĵo |
Tombo | Tombejo Házsongárd |
Lingvoj | rumana |
Ŝtataneco | Rumanio |
Okupo | |
Okupo | klasika filologo • tradukisto • literaturhistoriisto |
SZABÓ György (sabo:) estis rumanuja hungara literaturhistoriisto, klasikfilologo, kulturhistoriisto, tradukisto naskita en Târnăveni la 19-an de aprilo 1920 kaj mortinta en Kluĵo la 10-an de majo 2011.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Szabó finis la mezlernejon en Târgu Mureş en 1939, la latinan-helenan fakojn en Universitato de Kluĵo en 1943. Inter 1942-1945 li estis muzeologo, poste li instruis en Târgu Mureş ĝis 1949. Poste li iĝis universitata profesoro de Universitato Bolyai, resp. de UBB de Kluĵo ĝis 1982, kie li instruis latinon kaj universalan literaturon. György Szabó tradukis el helena kaj latina lingvoj.
Ĉefaj verkoj[redakti | redakti fonton]
- Antik anekdoták, Bk., 1971;
- Mediterrán mítoszok és mondák, mitologia leksikoneto, Bk., 1973;
- Abafáji Gyulay Pál, s. a, r., 1974;
- Sötétben tündöklőbb a fény, romaj proverboj kaj aforismoj, Kvár, 1975;
- Középkori anekdoták, elekt., trad., antaŭvorto, Bk., 1976;
- Európai mítoszok és mondák, mitologia leksikoneto, Bk., 1977;
- Antik portrék, elekt., enkon.. notoj., Bk., 1979;
- Apró cseppekből lesz a zápor, latinaj proverboj kaj aforismoj, kolektis., trad., antaŭparolo, notoj, Kvár, 1982;
- Cicero: Az öregségről. – A barátságról, trad., antaŭparolo, notoj., Bk., 1987;
- Benkő József levelezése [kun Andor Tarnai ], 1988;
- Mitológiai kislexikon I. vol., 1992, II. vol., 1993 [I-II. vol., 1994];
- Nevessünk a régiekkel, Kvár, 1994;
- Kolozsvári deportáltak az Uralban, Kvár, 1994;
- Minden bajnak orvosa az idő. Helenaj proverboj kaj aforismoj, Kvár, 1997;
- Római történetírók, elekt., enkon.. notoj., Kvár, 1997.
Fonto[redakti | redakti fonton]
- Romániai magyar irodalmi lexikon
- Új magyar irodalmi lexikon, Budapest, 1994.