Gyermely

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Industria zono de Gyermely
Kastelo de Gyermely

Gyermely (djermej) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Komárom-Esztergom, en subregiono de Tatabánya, apud Bajna kaj Szomor.

La vilaĝo situas en valo de monto Gerecse, laŭ flankovojoj, for de ĉefvojo, fervojo kaj rivero. Troviĝas Tatabánya 22, Esztergom 28 km-ojn for.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko, poste alvenis romianoj. Pri la vilaĝo la unua skribita postsigno troviĝas el 1184 en formo Germin. Ĝi longe apartenis al diversaj ekleziaj bienoj. La turkoj okupis la vilaĝon en 1529, kiu poste senhomiĝis. En la 19-a jarcento oni malkovris karbonon, sed la minado prokrastiĝis. La loĝantaro okupiĝas pri agrikulturo, sed tie funkcias la plej granda hungara fabriko pri pastaĵoj.

Apartenas al la vilaĝo iama komunumo Gyarmatpuszta, jam viva en 1247 en formo Gormoth. Tie estas entombigita grafo Sándor, kiu meritis la epiteton diablorajdista. Apude fiŝkaptista lago troviĝas.

Vidindaĵoj