Gyula Déri-Deheleanu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula DÉRI-DEHELEANU, origina nomo Iuliu Deheleanu, estis rumania hungara kulturpolitikisto. Li naskiĝis en Zaránd la 18-an de aŭgusto 1888 kaj mortis en Kluĵo la 17-an de marto 1945.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gyula Déri-Deheleanu finis porinstruistan lernejon en Arad, li akiris diplomon de mezlerneja instruisto en Budapeŝto. Li instruis en Deva, Pápa, Sárospatak, Sátoraljaújhely, poste en Budapeŝto. Dum la proletarrevulucio de 1919 en Hungario li estis popolkomisaro pri edukado. Poste elmigrado en Vieno kaj Ĉeĥoslovakio li subtenis sin kiel lekcidonanta instruisto en Kluĵo. Li kontribuis al redaktado de revuo A Jövő Társadalma. En 1935 en Oradea li organizis la popolfrontan movadon. De 1936 li vivis en Bukareŝto.

Fonto[redakti | redakti fonton]