Gyula Viszota

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 06:58, 14 feb. 2014 farita de Crosstor (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Gyula Viszota [djula visota], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Viszota Gyula estis hungara literaturhistoriisto, instruisto, membro (korespondanta en 1913, ordinara en 1932) de Hungara Scienca Akademio.

Gyula Viszota [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1871 en Ercsi. Li mortis la 11-an de januaro 1947 en Budapeŝto.

Biografio

Gyula Viszota frekventis gimnazion, poste universitaton en Budapeŝto inter 1888-1892. En 1893 li ekinstruis en mezlernejo en Sopron. Ekde 1901 li instruis en Budapeŝto en diversaj mezlernejoj. Baldaŭe li estis lernejestro, fine li ricevis postenon en la ministerio. Li pensiuliĝis en 1932. Li okupiĝis precipe pri vivo de István Széchenyi. Liaj artikoloj aperis ekzemple en Vasárnapi Újság.

Elektitaj publikaĵoj

  • Széchy Mária a drámai költészetben (1892)
  • Gróf Széchenyi István és Sopron vármegye (Grafo István Széchenyi kaj Sopron (historia departemento)), (1902)
  • Széchenyi und Metternich (1907)
  • Széchenyi politikai programtöredékeinek keletkezése és hatása (1916)
  • Gróf Széchenyi István naplói (1925–1939)

Fontoj