Hérouville-Saint-Clair
Regiono | Malsupra_Normandio |
Departemento | Calvados |
Proksime de | Caen |
Nomo de la loĝantoj | Hérouvillais |
Loĝantaro (1999) | 24 025 loĝantoj |
Urbestro | Rodolphe Thomas (2014-2020) |
Areo | 10,64 km² |
Hérouville Saint-Clair [eʁuvil sɛ̃ klɛʁ] estas urbo en nordokcidento de Francio, en la aglomeraĵo de Caen.
Antaŭ 1957, ĝi nomiĝis simple Hérouville.
Historio
Hérouville Saint-Clair disvolviĝis tre rapide kaj estas nun la plej grava ĉirkaŭurbo de Caen. En 1960, ĝi estis nur vilaĝo, kaj kreskis el mapli ol 2 000 loĝantoj al ĉirkaŭ 25 000 en nur dekkvin jaroj. Tiu nombro ne multe ŝanĝiĝis post 1975.
Ĝemelurboj
Esperanto
- Ekzistas registrita asocio nomita "Herouville Esperanto".
- Hérouville Saint-Clair gastigis la 48-an Kongreson de SAT-Amikaro en Aprilo 1993.
- Skvaro de Esperanto (Square de L’Espéranto) estis inaŭgurita la 20-an de septembro 2014.[1][2][3]