Hagado de Sarajevo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hagado de Sarajevo
iluminita manuskripto • movable heritage
Aŭtoroj
Aŭtoro nekonata
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
Ĝenro Hagado
vdr

La Hagado de Sarajevo estas ilustrita manuskripto, kiu entenas la tradician tekston de la Hagado. Ĝi estas la plej malnova sefarda hagado de la mondo, skribita en Barcelono ĉ. 1350. La hagadon nun posedas la Nacia Muzeo de Bosnio kaj Hercegovino en Sarajevo.

Kopio de la Hagado de Sarajevo en la Parlamentejo de Bosnio kaj Hercegovino.

La hagado de Sarajevo havas 34 paĝojn kaj ornamas ĝin kupro kaj oro. Ĝi entenas scenojn el la Biblio de kreado de la mondo ĝis morto de Moseo. Unu paĝo estas vinmakulita, tiel ĝi pruvas, ke la hagado estis uzata dum multaj sedervesperoj.

Oni konsideras ĝin la plej bela ilustrita juda manuskripto kaj unu de la plej valoraj libroj de la mondo.

La libron kunportis forpelitaj hispanaj judoj al Italio, la hagado estis vendita en 1894 fare de Joseph Kohen al la Muzeo de Sarajevo. Dum la dua mondmilitoj kaj militaj jaroj de 1992, 1993, la libro estis kontrabandita, kaŝita. Ekde 2001 la libro estis rebonigita.

Ilustrita paĝo de la Hagado de Sarajevo, skribita en la dekkvarjarcenta Hispanio

En majo de 2006, oni anoncis reprodukton de 613 kopioj de la Hagado, sur manlaborita pergameno, por akiri aperon de la originala ekzemplero.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]