Hanbalismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hanbalismo estas unu el la jur-religiaj skoloj de Islamo kiu dediĉiĝas al la solvado de problemoj estiĝintaj en la kunteksto de la ŝario), ĝi estis fondita de Ahmad bin Hanbal (Bagdado, 780-855), kiu radikale oponiĝis al ajna interveno de la homa racio en la interpretado de la primaraj fontoj de Islamo, la Korano kaj la Sunao.

Ĉi tiu skolo estas konsiderata kiel la plej strikta el la kvar ekzistantaj. Ĝi faras laŭliteran interpretadon de la tekstoj malakceptante personajn opiniojn por la interpretado. Ĝi estas unu el la plej konataj skoloj kaj subtenata ĉefe de Sauda Arabio.

Hanbalismo sin konsideras la vera enkarniĝo de vera islamo kaj volas iĝi la ununura skolo kiu reprezentu islamon. El ĝi naskiĝis la branĉo vahabismo kiu celas reveni al la puraj radikoj de islamo forigante la superstiĉojn kaj neislamajn ritojn kiujn ĝi nuntempe havas.