Hans-Peter Tschudi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans-Peter Tschudi
Persona informo
Hans-Peter Tschudi
Naskiĝo 22-an de oktobro 1913 (1913-10-22)
en Bazelo
Morto 30-an de septembro 2002 (2002-09-30) (88-jaraĝa)
en Bazelo
Tombo Friedhof am Hörnli vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de BazeloUniversitato de Parizo vd
Partio Socialisma Partio de Svislando vd
Profesio
Okupo politikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Berno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans-Peter TSCHUDI, svisa politikisto, naskiĝis la 22-an de oktobro 1913, mortis la 30-an de septembro 2002. Lia familio devenas de Bazelo kaj de Glaruso. Li estis federacia konsilanto de 1960 ĝis 1973.

Hans-Peter Tschudi

Studvojo kaj kariero[redakti | redakti fonton]

  • Li studis juron en la universitatoj de Bazelo kaj de Parizo kaj doktoriĝis pri juro en 1936.
  • En 1937, li estas vic-estro de la kantona labor-oficejo.
  • En 1938 inspektor-estro de agentejo pri artoj kaj metioj.
  • En 1952, li iĝas profesoro pri laborjuro kaj socialaj asekurecoj ĉe la bazela universitato.
  • De 1944 ĝis 1953, li estas deputito ĉe la bazela granda konsilantaro kaj elektiĝas ĉe la ŝtatkonsilio de Bazelurbo, komisiita pri internaj aferoj.
  • Li estas elektita deputito ĉe la ŝtatara konsilio en 1956.

Federacia konsilanto[redakti | redakti fonton]

  • La 17-an de decembro 1959, li estas elektita ĉe la Feredacia Konsilio je la tria balotrondo. La parlamento preferis lin pli ol la prezidenton de la svisa socialista partio Walther Bringolf, kiun igis neelektebla lia komunista estinteco antaŭ la okuloj de dekstraj partioj. Tio rezignigis lin je la dua voĉdonvico. La svisa socialista partio ne plendis pri sia ministro, kies « Tschudi-takton » la publika opinio aprezis.
  • Li estras la federacian departementon pri internaj aferoj dum 14 jaroj.
  • Impulsate de li, socialaj asekurecoj disvolviĝas sed ne sukcesas solvi la problemon pri san-asekureco.
  • La voja reto estas konstruata ekde 1964.
  • Universitatoj profitas la monhelpon de la federacia ŝtato, la politeknika lernejo de Laŭzano estas transzorgata de la konfederacio, scienca esplorado estas subtenata malgraŭ la rifuzo de la konstitucia artikolo pri instruado kaj esplorado (la majoritato de la kantonoj ne estis atingita). Tamen, la svisa konsilio pri scienco estas kreita.
  • Naturmedioprotektado iĝas konstitucia postulo.
  • Li estas prezidento de la svisa konfederacio en 1965 kaj 1970. Li eksiĝas de sia funkcioj la 31an de decembro 1973.

Emeritperiodo[redakti | redakti fonton]

  • Dum lia emeritperiodo, li esprimiĝas ĉiufoje, kiam socialaj asekurecoj estas kontestataj. Li anas en la CICR kaj prezidas la asocion Pro Senectute.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]