Hans Freudenthal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Freudenthal

Hans Freudenthal (Luckenwalde, 17-an de septembro 1905 - Utrecht, 13-an de oktobro 1990) estis germana-nederlanda matematikisto kaj pedagogo kiu kontribuis al la topologio kaj la filozofio, historio kaj teorio de la instruado pri matematiko.

Biografio

Freudenthal venis el juda familio. Lia patro estis la katekisto Jozef Freudenthal kaj lia patrino Elsbeth Ehmann. Pro lia juda deveno li dum la dua mondmilito ne povis praktiki sian profesion, vivis pli aŭ malpi kaŝite kaj devis labori en Havelte je la neniam realigita plej granda flughaveno de Nederlando. Li edziĝis je la 20-a de julio 1932 en Amsterdamo kun Suzanna (Suus) Johanna Catherina Lutter. La geedzoj havis tri filojn (Jedidja, Matthijs kaj Thomas) kaj unu filinon (Mirjam).

Freudenthal vizitadis la gimnazion en sia naskiĝloko Luckenwalde, kie li montris grandan intereson por tiel ekzaktaj sciencoj kiel por lingvo, literaturo kaj poezio. Li studis ekde 1923 je la Universitato de Berlino, kie li en februaro 1930 ĉe Heinz Hopf doktoriĝis je disertacio titolita: "Über die Enden topologischer Räume und Gruppen". En 1927 Freudenthal konatiĝis kun L.E.J. Brouwer, kiu lekciis en Berlino. Je ties invito li iris en novembro 1930 al Amsterdamo kaj fariĝis kunlaboranto de Brouwer kaj jam baldaŭ lektoro. Intertempe li dum kelka tempo studis je la universitato Sorbonne en Parizo.

En 1937 li pruvis la suspensiotezon de Freudenthal. Baldaŭ post la milito en 1946 li fariĝis universitata profesoro por pura kaj aplikita matematiko je la regna Universitato Utrecht, li okupis tiun katedron ĝis sia emeritiĝo en 1975. Pliposte Freudenthal koncentriĝis, kune sub influo de sia edzino - kiu estis pedagogino kaj fondintino de la Jenaplaninstruado en Nederlando - je matematika didaktiko. Tio kondukis en 1971 al la fondo de la Instituut voor de Ontwikkeling van het Wiskunde Onderwijs (IOWO) (Instituto por la disvolviĝo de la matematiko-instruado). Ĉi tiu instituto estas ekspertizocentro por la kalkulo- kaj matematiko-instruado kaj faras esplorojn al ĉiuj aspektoj de tio. En 1991 oni alinomis ĝin al Freudenthal Instituut. La celo estas plibonigi kalkulo- kaj matematiko-instruadon je ĉiuj niveloj, speciale en la elementa, meza kaj metio-instruado.

Freudenthal estis universala klerulo, kiu havis vastan scion pri temoj ankaŭ ekster la matematiko. Inter aliaj li pristudis Sanskriton, estis kompetentulo pri literaturo kaj poezio kaj disvolvis universalan lingvon, Lincos, por la komunikado kun eblaj eksterteraj civilizacioj.

En 1951 li estis nomumita al membro de la Koninklijke Nederlandse Akademie van Wetenschappen (KNAW) (Reĝa nederlanda akademio de sciencoj). Li ricevis honorajn doktorecojn de Universitato Humboldt en Berlino (1960), la Friedrich-Alexander Universität en Neurenberg (1972), de Vrije Universiteit en Bruselo (1974), York University en Toronto (1974) kaj la Universitato de Amsterdamo (1977). En 1984 li ricevis la premion Gouden Ganzenveer (Ora anserplumo).

Hans Freudenthal mortis je 85-jaraĝo en la frua aŭtuno de 1990, sidante sur benko en parko en la urbo Utrecht, kie li matene ĉiam promenis.

Verkoj

Freudental verkis dudekon da libroj kaj pli ol cent artikolojn. Elektaĵo de verkoj:

  • Wiskunde in wetenschap en dagelijks leven (Matematiko en scienco kaj ĉiutaga vivo), De Haan, 1967
  • Mathematics as an educational task (1973), Mathematik als pädagogische Aufgabe (1973, 1977)
  • Weeding and sowing: preface to a science of mathematical education (1978), Vorrede zu einer Wissenschaft vom Mathematikunterricht (1978)
  • Méthodes et méthodologie dans les recherches didactiques (1980)
  • Didactical phenomenology of mathematical structures (1983)
  • Revisiting mathematics education: China lectures (1991)

Eksteraj ligiloj