Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kovrilo de la angla versio

Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (originale: Harry Potter and the Philosopher's Stone) estas la unua el sep libroj de la serio de porjunulaj libroj verkitaj de britia aŭtorino, J. K. Rowling. En la serio ĉefrolas Harry Potter, juna magiisto. La unua eldono de la libro aperis la 26-an de junio, 1997 ĉe la eldonejo Bloomsbury Publishing Plc de Londono. Samnoma filmo inspirita de la libro aperis en 2001.

Kiam kaj la filmo kaj la libro eldoniĝis en Usono, oni ŝanĝis la anglan vorton por saĝulo de "philosopher" (filozofo) al "sorcerer" (sorĉisto) pro zorgo, ke la vorto "philosopher" ne estus sufiĉe bone konata tie laŭ la ĝusta senco por la titolo. Tio estas ofta kaj ordinara afero, eĉ por ege konataj internacie aŭtoroj. Esperante, oni povas traduki maniere : Hari Poter kaj la Filozofia-Ŝtono. Tamen la provizora titolo por la farita sed ĝis nun ne eldonita esperantlingva versio de la libro estas Hari Poter kaj la ŝtono de la saĝuloj.

Kial ajn oni faris la ŝanĝojn, ili ne difektis la vendrezultojn; la serio de Harry Potter rapide fariĝis unu el la plej petataj libroj ĉe junaj (kaj maljunaj) legantoj, kiuj ŝajnis netimigitaj pro la ĉiam pli longaj kaj malsimplaj libroj.

Trarigardeto de la libro

La libro komenciĝas per la laŭŝajne normala familio Durslej. Vernon Durslej iras al sia laboro, sed renkontas nemalmultajn nenormalaĵojn en la urbo, ekz. bizare vestitaj homoj kaj kato leganta mapon. Post la enlitiĝo de la Durslej, maljunulo nomita Albus Dumbledoro aperas ĉe ilia domo kaj la kato aligformiĝas en Minerva MakGonagal.

Dumbledoro kaj MakGonagal parolas pri la lastatempa forfalo de Moŝto Voldemorto per la mano de dekkvinmonataĝa Hari Poter, kaj ankaŭ multaj temoj nekompreneblaj al la leganto. Poste, Rubeo Hagrid alvenas kun motorciklo luita el Sirius Nigro. Dumbledoro, MakGonagall kaj Hagrid lasas Hari ĉe la pordoŝtupo de la Dursleyj kaj foriras.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Ankaŭ la Durslej akceptas Hari, ili mistraktas lin kaj favoras sian propran filon, Dudlej. Ankaŭ Hari spertas amarajn sentojn, li akceptas sian rolon en la familio. Tamen, la nokton de sia dekunua datreveno, Hari ricevas misteran leteron. La onklo Vernon ne permesas lin legi la leteron, sed alia venas la sekvan tagon, kaj alia, kaj poste alia.

Penante eskapi la senĉesajn leterojn, Onklo Vernon iras al nemalmultaj ridindaj ekstremoj, fine transloĝigante sian familion al malgranda dometo sur roko en la mezo de la oceano. Nokte, alvenas Hagrid por sciigi al Hari, ke li estas magiisto kaj ke la Dursleyj estas celaĉe mensoginte al li pri la morto de liaj gepatroj. Lili kaj Ĝems Poter ne mortis en aŭtokolizio; ili estis murditaj de Moŝto Voldemorto, kiu ankaŭ penis mortigi Hari.

Hagrid klarigas, ke Hari travivis, pro kialoj jam ne tute kompreneblaj, kaj restas sur lia fronto cikatro fulmaĵforma. Fine, Hagrid donas al Hari lian leteron, kiu invitas lin studi ĉe la lernejo de magio, Hogwarts. Hargrid prenas Hari al Diagon Alley, kie li renkontiĝas kun Profesoro Kvirel, kaj alia studento, Drako Malfoj. Tie li aĉetas lian lernejaĵojn.

Alveni al Hogvarto nur povas oni per la Hogvarto-Ekspres, magia trajno, kiu eliras de la platformo 9 k. 3/4 ĉe la stacidomo de King's Cross. Tie, Hari renkontas la familon Veslej, kiu helpas lin eniri la magian platformon. Postnelonge, fariĝas bonaj amikoj Hari kaj Ron Veslej, la plej juna filo de la familio, kaj ankaŭ Hermion Granĝer, tre inteligenta sed troĝeneta muglidino (muglo, angle "muggle", estas nemagiulo), kaj ankaŭ Nevil Longsubo, mallertulo.

Denove, Hari renkontas la arogantan Drako Malfoj kaj ili rapide fariĝas kontraŭuloj. Dum la unua-jarula enirceremonio, la unua-jaruloj "klasifikiĝas" laŭ la loĝejo, en kiu ili apartenos; Hari, pro sia "bonaj" ecoj, sukcese eniras la loĝejon Grifindoro, la tradicia loĝejo de herooj. Male, Malfoj estas donata al la loĝejo Slytherin, la naskigisto de multaj malhelaj magiistoj.

Epizode daŭras la novelo; Hari kaj Ron fariĝas bonaj amikoj kaj Hari aniĝas en la teamo de Kviditĉo. La ĉefa intrigo temas pri la legenda ŝtono de la saĝuloj, kaŝita en la lernejo kaj zorge gardata de multaj obstakloj metitaj de la profesoroj ĉe Hogwarts. Harry kaj liaj amikoj malkovras komploton ŝteli la ŝtonon, kaj la ĉefa suspektato estas la malgentila profesoro de magitrinkaĵoj, Severus Snapo.

Kunfandiginte siajn unuopajn fortojn, la tri sukcesas pasi la defendantojn de la ŝtono, ĝis Harry deviĝas antaŭeniri sola por konfronti ne la atendatan Snapon, sed la ĝistiam neefikan Professor Kvirel, la gastiganton de la senkorpa Moŝto Voldemorto. Ĉi tiu penas uzi Harry-on por trovi la stxonon, sed malsukcesas. Voldemorto forvenkiĝas; Kvirel mortas pro restaĵo de la sakrifico de la patrino de Hari.

Hari preskaŭ mortas dume, sed estas revivigita de Albus Dumbledoro. La penoj de Ron, Hermion, kaj Hari por savi la ŝtonon meritigas al Grifindoro 160 punktojn, sed la loĝejo venkas la Kopo pro la penoj de Nevil, kiu tratis halti ilin eliri nokte. Hari revenas al la Durslej dumsomere, sed decidas ne sciigi al ili, ke al li ne estas permesite uzi magion por mallasi ke ili abuzu lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke Esperanta traduko de la libro greke http://www.vg.no/pub/vgart.hbs?artid=1152319 greke http://www.harryjezakon.com greke Petskribo por aperigi Hari Poter-on esperante