Harald la 5-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haroldo la 5-a en 2007

Lia Reĝa Moŝto Haroldo la 5-a (norvege H.M. Kong Harald V, naskiĝis la 21-an de februaro 1937) estas la reĝo de Norvegio ekde 1991 post sia patro Olavo la 5-a. Li estis la unua norvega reĝo naskiĝinta en Norvegio dum 600 jaroj.

Li havis tri jarojn kiam la germana armeo invadis Norvegion dum la dua mondmilito en la 9-a de aprilo 1940. Do la tuta norvega monarka familio, kun la tuta Stortinget (norvega parlamento) kaj la registaro, vojaĝis el Oslo. Harald vojaĝis al Svedio, kun siaj patrino Kronprincino Märtha kaj fratinoj Princino Ragnhild kaj Princino Astrid. Poste ili vojaĝis al Usono, kie la tuta monarka familio loĝas en Vaŝingtono dum la tuta mondmilito. Li revenis al Norvegio kun sia avo, la tiamtempa reĝo Haakon la 7-a, kaj la monarka familio en la 7-a de junio 1945.

Lia edzino estas Ŝia Reĝina Moŝto reĝino Sonja kaj ili havas du infanojn, princino Märtha Louise kaj Lia Reĝa Moŝto kronprinco Haakon.

Haroldo la 5-a havas la (nuntempe) 61-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.

Harald la 5-a (Norvegio) estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko.
Antaŭe:Reĝoj de NorvegioPoste:
Olavo la 5-a1991(konjektita:) Kronprinco Haakon de Norvegio



Eksteraj ligiloj

greke http://www.kongehuset.no/default.asp?lang=eng greke http://www.kongehuset.no greke http://www.reisenett.no/facts/government/king_harald.html greke http://www.aftenposten.no/english/royals