Harvey Spencer Lewis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harvey Spencer Lewis

D-ro Harvey Spencer LEWIS (1883 - 1939) estis Imperatoro de la Rozkruca Ordeno, AMORC de 1915 ĝis 1939.

Frua Vivo

H.S. Lewis naskiĝis en Frenchtown Nov-Ĵerzejo al metodista familio de kimra deveno. En 1904 li fondis la Instituton pri Psika Esplorado en Novjorko.

AMORC

Post grava mistika sperto en 1908, li vojaĝis al Francio kaj, post necesa prepariĝo kaj ekzameniĝo, estis inicita en la la Rozkrucan Ordenon en Tuluzo. Li poste ricevis komision revigligi la Rozkrucan Ordenon en Norda Ameriko.

En 1915 D-ro Lewis establis la Ordenon en Usono, kun sidejo en Novjorko, kun la oficiala nomo Antiquus Mysticusque Ordo Rosae Crucis (AMORC). En 1927 D-ro Lewis translokis la sidejon al San-Joseo, Kalifornio, kie ĝis nun troviĝas granda rozkruca centro, Rozkruca Parko, kun egiptologia muzeo, planetario, laboratorioj, rozkruca universitato, templo k.a.

En 1917 D-ro Lewis enkondukis sistemon de korespondaj lecionoj nomataj monografioj por AMORC-anoj. Ĉi tiu sistemo montriĝis ne nur praktika, sed ankaŭ efika, ebligante al homoj loĝantaj for de rozkruca loĝio studi la rozkrucajn instruojn. Post la Dua mondmilito ĉiuj grandloĝioj de AMORC adoptis la korespondan sistemon.

Aliaj Agadoj

D-ro Lewis estis unu el la tri Imperatoroj de FUDOSI kaj lia mistika nomo estis Sar Alden.

Lewis fondis ankaŭ la Rozkrucan Egiptan Muzeon sur la tereno de Rozkruca Parko en San-Joseo. Ĝi estas la plej granda egiptologia muzeo en okcidenta parto de Usono.

D-ro LEWIS estis ankaŭ artisto, inventisto kaj verkisto.

Aliaj Imperatoroj de AMORC

Eksteraj ligiloj

greke http://www.religion.qc.ca/Fiches/fiche031.htm greke http://www.rosicrucians.org/salon/inventions/inventions.html greke http://www.assemblee-nationale.fr/dossiers/sectes/r1687p1.asp


Vidu ankaŭ