Haschendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Haschendorf, kroate Hošindrof, hungare Hasfalva estas ne memstara, malgranda vilaĝo en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberpullendorf, en municipo de Neckenmarkt.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Haschendorf situas antaŭ montoj sur ebenaĵo. Oberpullendorf troviĝas je 12 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua skriba mencio aperis en 1370 en germana formo „Harsandorf”. En 1529 kaj en 1532 la turkoj detruis la komunumon. En 1910 vivis tie 221 homoj, (plejparte germanoj). Ĝis 1921 Hasfalva apartenis al Hungara reĝlando, al Sopron (reĝa departemento), al distrikto de Felsőpulya, poste al Aŭstrio (inter 1938-1945 al Germanio).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • monumento ĉe trovejo, kie oni trovis ion el la bronzepoko