Hasendorf im Burgenland

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hasendorf im Burgenland, kroate Zajčje Selo, hungare Vasnyúlfalu [vaŝnjUlfalu] estas iama vilaĝo, nun parto de Tobaj en Aŭstrio, en la federacia lando Burgenlando, en distrikto de Güssing.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Hasendorf im Burgenland situas sur malebenaĵo, laŭ rojo. Güssing troviĝas je 3 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis en 1626. En 1643 vivis tie 45 homoj en 8 domoj, en 1666 35 homoj en 6 domoj. En 1910 vivis en Vasnyúlfalu 157 homoj, plejparte kroatoj. Ĝis 1921 ĝi apartenis al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Németújvár, poste al Aŭstrio (escepte inter 1928-1945 al Germanio). En 1971 Hasendorf im Burgenland aliĝis al Tobaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]