Heinz-Christian Strache

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heinz-Christian Strache en Sankt Pölten en 2008.

Henriko-Kristiano STRACHE [ŝtraĥe], naskiĝinta la 12-an de junio 1969 en Vieno, estas aŭstra politikisto kaj estro de la dekstrapopolisma partio FPÖ (Freiheitliche Partei Österreichs - Libera Partio Aŭstria).


Profesie li estas dent-teknikisto. La politikan agadon li komencis en la 1991-a jaro. Longan tempon li estis ĉefa konsilanta kunlaboranto de s-ro Jörg Haider kaj ĉefa sekretario de la partio FPÖ.

Post la skismo de la FPÖ per la fondiĝo de la nova partio BZÖ (Bündnis Zukunft Österreich - Alianciĝo por la estonteco de Aŭstrio) s-ro Strache iĝis estro de la FPÖ, dume lia eksa zorganto Haider ekestris la novan BZÖ.

Eksteraj ligiloj[redakti]